Multebraka dio de Dalajno

"Multebraka dio de Dalajno" estas la unua grava verko (romano) de rusa fikciisto Svjatoslav Loginov, kaj ĝi estas skribita en 1991-1992 jaroj kaj eldonita en 1995 (eldono datita en 1994). La libro ricevis kvar premiojn en la fako de scienc-fikcio: Interpresskon (1995), Premio de Beljajev (1995), Fankon (1995), Ora Duko.

Multebraka dio de Dalajno
Origine Многорукий бог далайна
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Svjatoslav Loginov
Lingvoj
Lingvo rusa
Eldonado
Eldondato 1995
Lando Rusio Rusio
Trajtoj
Ĝenro romano
vdr

La romano estas metita en fikcia mondo — Dalajno, kiu estas kvarangula baseno, kies perimetron oni povas travojaĝi dum nur kvar tagoj. En Dalajno ekzistas kvadrataj ĉeloj da tero kun fiksa grandeco, kiuj nomiĝas orojhonoj. Kiel la aŭtoro rememoris, prototipo de tia "universo" estis lia infanaĝa amuzaĵo: sur kvadratita folio de kajero li kreis mapojn, kiuj konsistas el kvadrataj elementoj. Malgraŭ dekomenca skemeco kaj konvencieco de tia "mondordo", ĝiaj partoj estas prilaboritaj plej detale, tiele ke rezultas en agordita kaj harmonia bildo de la mondo. La romana vortprovizo estas siaspeca — nomojn la aŭtoro prenis de la mongola lingvo, kaj li elektis ilin pro iliaj fonetikaj sonoj sed ne per signifo de vortoj.

Enhavo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La romano priskribas fikcian mondon, kiu konsistas el grandega rektangula baseno — nome Dalajno[1], kiu havas areon de centoj da kvadrataj kilometroj kaj estas plenigita el venena muko. En ĉi tiu muko loĝas preskaŭ senmorta monstro Jorool-Gui[2]. Homoj vivas sur la kvadrataj ĉeloj de tero, orojhonoj (kun flanka longo de 1728 paŝoj), kiujn kreas ilbeĉoj[3], kreintoj de nova lando kiuj iafoje aperas en la mondo. Ĉiu novkreanta orojhono reduktas vivan spacon de Jorool-Gui, do ilbeĉoj estas liaj ĝismortaj malamikoj. Dimensioj de Dalajno estas 45 orojhonoj de oriento al okcidento kaj 36 orojhonoj de nordo al sudo. Oni ankaŭ nomas Dalajno la spacon, kiu ne estas okupita per orojhonoj, kio estas fakte la oceano. La limoj de la mondo estas barita per nepenetreblaj ardaj areoj.

Jorool-Gui periode ĵetas sin sur bordon, vorante ĉiujn vivaĵojn, sed li ne eblas movi enen, do lia atako estas ĉiam limigita per la limoj de unu orojhono, kiu limas Dalajnon. Tial la marborda zono estas la plej danĝera loko por vivi. Tie loĝas homoj kiuj ne trovas lokon en la plej bona tero. Sekaj orojhonoj disigitaj de la oceano per almenaŭ unu orojhono estas sufiĉe komforta loko por vivi.

Ekonomio en la libro estas bazita ĉefe sur la utiligado de firmegaj ostoj kaj konkoj de bestoj, kaj la uzado de iliaj haŭtoj. Bestoj, kiuj vivas en la oceano, estas nemanĝeblaj, sed sur sekaj orojhonoj oni kultivadas grenojn kaj fungojn, kaj tie vivas manĝeblaj bestoj. Gravaj areoj de la ekonomio de dalajno estas originalaj kvin orojhonoj, kiuj konsistigas "krucon de Tengero"[4] kaj aperis ĉe naskiĝo de la mondo, kiujn ne levis ilbeĉoj — nur tie troviĝas minejoj el kiuj oni povas minadi sufiĉe malmolan ŝtonon. Ekzistas pafarmilo, kies kreado (kaj ankaŭ la pulvoro por tiu) havas grandan danĝeron.

La socia strukturo rememoras fruan feŭdan sistemon. La mondo estas dividita inter pluraj ŝtatoj kun malsamaj sistemoj, sed same kruelaj al la ordinara homo. Ĉiuj el ili interesas pri ekspansiiĝo de iliaj landoj, do provas krei kondiĉojn en kiuj ilbeĉoj eblas krei landon ene de limoj de ŝtato. Ili ĉefe konsistas el malfermitaj limoj kaj konspiro de silento (ĉar laŭ la legendo, identigita ilbeĉo ne vivas pli ol unu tago).

La ĉefa temo de la romano, kiu estas karakterizita per peza, malluma atmosfero, estas konkuro inter homoj kaj Jorool-Gui. Homoj malrapide sed certe deprenas sian vivan spacon. Ankaŭ estas pripensita la ekzisto de la individuo en aŭtoritata ŝtato, kiu restriktas volon kaj sklavigas menson, demandoj de la maso de ordinaraj homoj al la nigra ŝafo kiu povus ŝanĝi la nunan staton al la komuna bono aŭ al komuna malbono.

La limoj de la mondo redakti

Ĉe la fino de la rakonto evidentiĝis ke Dalajno estas konstruita en mondo kiu tre similas al la nia. Tie loĝantoj de Dalajno devas lerni vivi post la detruo de ilia kutima bildo de la mondo. Tamen, ilia dalajno ne estas unika. Almenaŭ ekzistas ankoraŭ unu tia dalajno, eble ekzistas eĉ pli de tiaj. La heroo, ilbeĉo, kiu dediĉis tutan vivon al la batalo kontraŭ Jorool-Gui, mem prenas lokon de Jorool-Gui en tiu nova dalajno, plenumante la enan malplenon post la morto de sia sola kaj plej grava malamiko.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Piednotoj redakti

  1. El mongola dalajn — oceana.
  2. El mongola joroolguj — senfunda.
  3. El mongola ilbeĉin — sorĉisto, magiisto.
  4. El mongola Tengeri - la ĉielo.