Pluretaĝa parkumejo

(Alidirektita el Multetaĝa parkejo)

La pluretaĝa parkumejo (aŭ parkumeja domo, alt-garaĝo) estas pluretaĝa konstruaĵo, en kiu povas parkumi aŭtomobiloj, motorcikloj, ktp. La pluretaĝaj parkumejoj estas konstruitaj plej ofte en la internaj kvartaloj de urbegoj, kie mankas surstrataj parkumejoj. Ili estas plej ofte pagodevaj, kamera-kontrolataj ejoj. Malofte, lifto liveras la aŭtomobilojn en specifan etaĝon.

Parkumejo kun ramplo

La unua pluretaĝa parkumejo estis konstruita apud Piccadilly Circus - malfermita la 5-an de majo 1901 - en Londono, kaj konsistis el 7 etaĝoj. La pluretaĝaj parkumejoj iomete vulgariĝis en la 1920-aj jaroj en Usono kaj Okcidenta Eŭropo; plena vulgariĝo okazis pro la eksploda evoluo de la aŭtomobilismo, ekde la 1950-aj jaroj.

La plej nova evolua tendenco estas la tutaŭtomataj parkumejoj, kie oni lasas la aŭtomobilon en boksejon, kaj la parkuma sistemo lifte liveras la aŭtomobilon en konvenan ejon.