Multevalora Perlo

sankta libro de mormonismaj konfesioj, inkluzive de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj

La Multevalora Perlo, aŭ pli ĝuste Altpreza Perlo, estas unu el la normaj verkoj de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj. Ĝi nomiĝas laŭ parabolo trovita en la 13-a ĉapitro de Mateo: [La] regno de la ĉielo similas al komercisto, serĉanta belajn perlojn; kaj trovinte unu multevaloran perlon, li iris kaj vendis ĉion, kion li posedis, kaj aĉetis ĝin.

Multevalora Perlo
sankta libro • mormona literaturo
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

La Multevalora Perlo enhavas diversajn skribaĵojn, tradukitaj aŭ skribitaj de Joseph Smith:

  • La Libro de Moseo, elektitaj ĉapitroj el Genezo, el la biblia traduko de Joseph Smith
  • La Libro de Abraham, tradukita el papirusoj
  • Joseph Smith-Mateo, unu ĉapitro el Mateo, el la biblia traduko de Joseph Smith
  • Joseph Smith-Historio, rakonto pri la komenco de la eklezio en la vortoj de Joseph Smith
  • La Artikoloj de Fido, bazaj kredoj de la eklezio

Notu ke la biblia "traduko" de Joseph Smith ne estas efektive traduko; ĝi estas "inspirita versio". Li ne finis ĝin antaŭ sia morto.

Pri la Libro de Abraham estas multe da polemiko. La malamikoj de la eklezio pretendas ke la libro ne akordas kun la papirusoj el kiuj ĝi estis tradukita, dum la eklezio pretendas ke koncernaj papirusoj ne estas efektive tiuj, el kiuj Smith tradukis.

Vidu ankaŭ redakti