Multkulturismo estas superordigita nocio priskribanta plurajn socifilozofiajn teoriajn alirojn kun implicaĵoj por la kulturpolitiko de lando. Multkulturistoj pledas por egaligo de la statusoj de apartaj etnaj kaj religiaj grupoj, sen doni centran rolon al la valoroj de iu ajn specifa etna, religia aŭ kultura komunumo. Ili ofte pledas por la ŝtata protekto kaj agnosko de (etno-)kulturaj diferencoj. Multkulturismo kontraŭstaras kaj al la ideo de dominanta nacia kulturo kaj al la en Usono disvastigita koncepto de la "fandpoto", kiu premisas intersimiliĝon de la diversaj etnaj kulturoj, kaj al la ideo de postetna socio.

Domo kun elementoj de homoj de malsamaj landoj, inkluzive de rusoj kaj germanoj, en Carambeí, sude de Brazilo, urbo de nederlanda plimulto

Multkulturismo estas objekto de diversaj interpretoj. Ĝi povas signifi simple la kunekzistadon de diversaj (etnaj, religiaj ktp.) kulturoj kadre de unu tutaĵo, ekzemple unu lando. Sed ĝi povas ankaŭ signifi aktivajn politikojn de diversa tipo:

  • kontraŭdiskriminaciajn, kiuj celas certigi egalan socian statuson al membroj de diversaj kulturoj;
  • identismajn, kiuj celas favori la sinasertadon de la apartaĵoj de diversaj kulturoj;
  • komunumismajn, kiuj povas envivigi (leĝajn aŭ administraciajn) statutojn validajn specife por la membroj de unuopaj kulturaj komunumoj.

Diferencoj inter interkultureco kaj transkulturismo redakti

Ni povas klarigi 'kulturon' en la mallarĝa kaj larĝa senco de la vorto. En la mallarĝa senco, temas ĝenerale pri arto. En la larĝa senco temas pri la funkciado de socio.

Interkultureco redakti

Ĉe multkulturismo, diversaj kulturoj vivas unu apud la aliajn, sed ili havas malmulton aŭ nenian kontakton (interagon) dum ĉe interkultureco diversaj kulturoj vivantaj unu apud la aliajn en la socio ja interagas kaj diverdaj kulturoj konstante reciproka influas unu la aliajn[1].

Transkulturismo redakti

Transkulturismo priskribas precize la aspekton ke kulturoj evoluas de klare distingeblaj memstaraj kulturoj al tutmonda kulturo en kiu la homoj sentas sin ĉehejme en pli ol unu kulturo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. (nederlanda) Verschil multi-interculturaliteit, Tijd voor interculturaliteit.