Se oni estas serĉanta multoblon de radiko de funkcio, oni vidu matematikan radikon.

La multoblo estas la pluraleco de la entoj konsiderata vidpunkte de la kvanto: distingiĝas tial la multoblo komponita de serio de diversaj entoj, el la unuo de tio kiu estas unusenca ĉar identa al sin mem.

En la medio de diversaj scioj oni referencas, diversmaniere, al la nocio de multoblo; komuna al ĉiuj estas la filozofia koncepto, laŭ kiu la multoblo estas la esenca karakterizo de la realo, kiu ĝin identigas kaj ĝin distingas, aparte kompare kun la Supera Ento, konsiderita, ekzemple, kiel substancoIdeo en PlatonoUnu en Plotino, SpiritoEsto en Hegelo, aŭ Dio kiu havas la karakterizon de la unusenceco.

La filozofio estas la bazo de tiu tuta rezonado kiu fontas sekve en la konsideroj de unuopaj sciencoj. En filozofio fakte la problemo estas: kiel allasi ke multoblo povas ekzisti fronte al unueco de la Unu?

Etimologio redakti

La termino multoblo devenas la malfrua latina: multiplicitas kaj apartenas la granda familio de terminoj ege vastigitaj en ĉiuj lingvoj hindoeŭropaj, kiun oni reirigas al rekonstruita radiko kiel *plek-.

Demokrito redakti

Estu Demokrito, filozofo subtenanto de atomismo, ekzemplo de bezono mense penetri la rilaton de la multoblo kun la unu ciam identa als i mem: li jam ĉirkaŭ 400 a.K. diris: "la konstituantoj de ĉiuj aĵoj estas la atomoj”. Liaj esploroj estis adresitaj al la observo de la naturaj fenomenoj, kaj samtempe al la plureco de la mondoj kaj de la Multkulturismo. Li asertis interalie ke, estante la atomoj nombre senfinaj, senfinaj estas ankaŭ la mondoj kiuj premas formon el ilia agregazoj.

En li la problemo de rilatoj de la multoblo kun la unueco de la esto, se sentita, staras en la rilato de la ŝanĝado kun la eterneco de la atomoj.

Multoblo kompare kun la Unueco de la Esto redakti

Multaj filozofoj, (Demokrito estas nur ekzemplo) kaj grekaj kaj kristanaj kaj diversaliaj kulturoj alfrontis la rilaton inter la multaj estaĵoj kaj la unueco de la Esto. Pri tiu rilato esploris Parmenido kiu kontentigas la postulon de unueco kaj unikeco de la Esto per la redukto de la multoblo al pure iluzio, dum Heraklito savis kaj la unikecon kaj la multoblon. Plotino kreis komplikan filozofian sistemon por justigi la ĉeeston de la multoblo antaŭ la postulo de la unikeco de la emanata Unu. Jam Platono kreis la sistemon de la hiperuraniaj ideoj por subteni ke la multoblo de la aĵoj estas nur imitaĵoj de la ideoj. Aristotelo, male, trovis en la entoj mem la motivon de iliaj rilatoj kun la Unu: la ŝanĝantaj estaĵoj postulas neŝanĝeblan enton kiun li nomas “senmovan motoron”. La alporto pli elstara en la esploro pri la rilato de la multoblo kun la originanta “kreindo” estis ellaborita de kristanaj filozofoj kaj teologoj, al kiuj la kredero pri la Sankta Triunuo donis motivon mediti pri multoblo propra en la sama dia unueca substanco. Ne nur, sed la Logos, kiel persono, kolektias en si mem, laŭ sia naturo, kaj do senmaterie kaj senkomponade, la multoblon de la ideoj.[1] Nivele de la homo, la problemo kiu prezentiĝis estis tiu de la multoblo de la “pensitaĵoj” kompare kun la unueco de la penso.[2] Tiu problemo disfranĝiĝas ankaŭ al tiu de la rilato inter la ŝanĝado de la multoblo kaj la neŝanĝeco de la Esto. Aparte en filozofoj kiuj sentas la bezonon trovi la fonton de la unueco en la universo spertita kaj pensita.

Estis, la rilato de multoblo kun la unueco de la Esto, problemo de, ekzemple, Kartezio, Leibniz, Spinozo kaj de idealismo, precipe en Hegelo. Ĝenerale ĉiuj filozofiaj sistemoj respondas, pli/malpli eksplicite al tiu demando.

Notoj redakti

  1. Vidu: s. Tomaso de Akvino, C. Gent., IV, c. 13.
  2. Vidu: Enciclopedia filosofica, v. 5, voĉo, Centro Studi Filosofici di Gallartae (Italio).

Bibliografio redakti

  • Deleuze, Gilles. 1966. Bergsonism. Trans. Hugh Tomlinson and Barbara Habberjam, 1966.
  • Foucault. Trans. Sean Hand. London: Althone, 1988, ISBN 0-8264-5780-0.
  • A Thousand Plateaus. Trans. Brian Massumi. London and New York: Continuum, 2004. Vol. 2 of Capitalism and Schizophrenia. 2 vols. 1972
  • Giovanni Reale, Storia della filosofia antica in 5 volumi 1975.

Vidu ankaŭ redakti