Mundelingvo (Hummler)
Mundelingvo, Mundelingua aŭ Mundelingva estas internacia planlingvo aposteriora, okcidenteŭropa (eŭroklono), proponita en 1904 de Johann Hummler. Baze ĝi estas bazita sur latina lingvo. La projekto klasigeblas Eŭroklono, do naturalisma planlingvo bazita sur eŭropaj lingvoj. La frapfrazo por la lingvo estis Homite uno - Lingva uno (kiel la konata Volapuka devizo: Unu homaro, unu lingvo).
La projekto ricevis la bibliotekan klasifikon 418 “1904” de Biblioteko Butler.
- Nombroj (1-10) uno duo trio karo kino seto sito oto novo deko
- Ekzempletoj: Ego hava ame. (Mi estis aminto) Ero e va ame. (Li amis)