Mundilfaro (luno)
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Mundilfaro. |
Mundilfaro estas neregula satelito de Saturno, ano de la norda grupo.
Mundilfaro | |
Natura satelito de Saturno (XXV) | |
Aliaj nomoj | Saturno XXV |
Historio | |
Malkovrintoj | Brett J. Gladman kaj lia teamo[1] |
Dato de malkovro Loko de malkovro |
23-a de septembro 2000 (unuaj observoj) Mauna Kea |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 18 722 000 km[2] |
Discentreco | 0,2078 |
Klinangulo | 167,476° (rilate al la ekliptiko) |
Periodo | 951,56 tagoj |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 6 km |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 23,8 |
MalkovroRedakti
Ĝi estis malkovrita de teamo estrita de Brett J. Gladman, John J. Kavelaars kaj aliaj. Ĝi ricevis maldaŭran nomon S/2000 S 9.
Kiel ĉiuj lunoj de la norda grupo, ĝi estas sur retrograda orbito. Estas eble fragmento de Febo, elrompita pro meteoroida alfrapo.
NomoRedakti
Ĝi ricevis en 2007 la nomon Mundilfaro[3], laŭ Mundilfare (aŭ Mundilfäri), dio de nord-ĝermana mitologio, patro de la Luno kaj de la Suno.