Municia deponejo Hajniště

Municia deponejo Hajniště estas eksa armea spaco (markata kiel VÚ 1337/A)[n 1] etendiĝanta sur monto Chlum troviĝanta sudokcidente de Hajniště, parto de Nové Město pod Smrkem en Fridlanta terlango norde de Ĉeĥio.[2] Ĝi servis al deponado de pafaĵo de la 55-a artileria bazo el Týniště nad Orlicí. Kun la konstruado de la deponejo oni komencis en la jaro 1955 kaj post kvar jaroj estis ĝia konstruado finita. En la areo troviĝas sume tridek masonitaj deponejaj haloj, ĉiu kun areo 800 metroj kvadrataj, ekipitaj per malŝarĝa deklivirejo, elektra lumigo aŭ telefono. Apud tio ĉi tie troviĝis du teraj ĉeloj destinitaj por deponi pulvon kaj plu dek kvar deponejoj (formeto) por la municio kun trapasita garancia tempo. Inter la unuopaj objektoj kondukis panelvojoj, kies suma ongeco atingis preskaŭ 15 kilometroj. En ŝanĝo de la 1950-aj kaj la 1960-aj jaroj okazis konstruo de fervoja branĉtrako kondukata ĉi tien el proksima haltejo en Hajniště, kiu certigis pli elastan transporton de la pafaĵo en la areon de la municipa deponejo. Dum la tempo, kiam la deponejo estis en la trafiko, atingis ties plenigo 95 %. Dum divido de Ĉeĥoslovakio de ĉi tie parto de la pafaĵo oni forveturigis en Slovakion kaj dum sekva reorganizo de la armeo estis decidite pri finigo de la trafiko de tiu ĉi deponejo. La objektoj de la kazerno transiris sub administradon de Nové Město pod Smrkem kaj la areon de la municia deponejo uzis privata firmao por likvidi nebezonatan pafaĵon. Samtempe estas ĉi tie rifuĝejo por hundoj komune kun ekzercejo.

Municia deponejo Hajniště
ĉeĥe: Muniční sklad Hajniště
konstruaĵo
Monto Chlum inter Raspenava kaj Nové Město pod Smrkem
Oficiala nomo: Municia deponejo Hajniště
Kromnomo: VÚ 1337/A
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Liberec
Administra municipo N. Město pod Smrkem
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Parto de Fridlanta terlango
Situo Municia deponejo Hajniště
 - koordinatoj 50° 54′ 48″ N 15° 09′ 21″ O / 50.91333 °N, 15.15583 °O / 50.91333; 15.15583 (mapo)
Konstruado 1955
Plej facila aliro el Hajniště
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

Konstruado redakti

En la jaro 1954 decidis organoj de Ministerio de nacia defendo krei metejon de municio por artilerio, aerarmeo kaj tankajmotopafistaj soldataroj de la 55-a artileria bazo kun sidejo en Týniště nad Orlicí. Por tiuj ĉi celoj devis servi municia deponejo "A" konstruita ĉe municipo Hajniště en Fridlanta terlango norde de tiama Ĉeĥoslovakio.[3] La sekvantan jaron tial la ministerio aĉetis parcelon ĉirkaŭ monto Chlum kun areo proksimume 315 hektaroj[2] kaj oni komencis kun la konstruado de unu el la plej grandaj objektoj de sia speco en Ĉeĥoslovakio.[3] La konstruadon de la municipa deponejo faris armea 56-a ŝosea kaj konstrua bataliono, kiu havis sian sidejon en Zákupy. Dum la konstruado liaj viroj restadis en lernejo en Hajniště kaj en paroĥo kaj en lernejo en la proksima Nové Město pod Smrkem. Al la tuta bataliono, kiu nombris 600 viroj, komandis pplk. K. Čermák, kiun poste alternis kpt. V. Cimpa.[3]

Ĉar sur la parcelo troviĝis arbaro, unue okazis ties forhakado, komune kun ĝi oni faris ankaŭ reguligoj de la tereno en la lokoj de la estontaj konstruaĵoj de la deponejo.[3] Sekve okazis konstruado de la unuopaj objektoj. La unuaj dek du deponigaj haloj estis dum printempo de la jaro 1958 finkonstruitaj kaj aprobitaj. Sed la kostruado daŭrigis plu kaj la sekvanta jaro situis 30 masonitaj objektoj. La unuopaj haloj havis areon 800 metroj kvadrataj kaj ĉiu disponis per sia malŝarĝa deklivirejo, elektra lumigo, fajroestingista subtegmentejo kaj telefono. La konstruaĵoj havis la t.n. leĝeran tegmenton, kiu okaze de eksplodo en la objekto sekurigus, por ke prem-ondo de la eksplodo celu supren.[2]

Komune kun tio oni konstruis du ĉelojn en teraj deklivoj, kiuj servis por metado de pulvo kaj aliaj eksplodaĵoj, kaj plu 14 ŝirmataj deponejoj kun suma areo proksimume 3600 kvadrataj metroj. Tiuj estis uzataj por metado de la municio kun trapasita garancia tempo, kiu estis destinita al neniigado. Al la deponejo apartenis ankaŭ ties fono konsistanta el garaĝoj, kaldronejo, gardejo kaj socia konstruaĵo. La unuopajn objektojn de la areo kunigis panelvojoj, kies suma longeco atingis preskaŭ 15 kilometroj.[3]

La areo de la municipa deponejo estis ĉirkaŭita per duobla barilo kaj en la interna el ili troviĝis ankoraŭ elektra barilo kun alta tensio. Post certaj distancoj situis ĉe la barilo gardoturoj komune kun hundejoj, kiuj estis ekipitaj per aŭtomata malfermado. Tiu servis por okazo, se iu enpenetrus en la gardatan sekoron. Post finigo de la konstruado de la tuta municia deponejo ree ties spacon Vojenské lesy Mimoň (Armeaj arbaroj Mimoň) arbarigis.[3]

 
Fervoja haltejo kun ŝarĝejo[4] Hajniště (maldekstra relo – kondukanta antaŭ atendejo – en fono deflankiĝas en la munician deponejon)

Ankoraŭ dum la finkonstruado veturigis ŝarĝaŭtoj el fervoja stacioj en Frýdlant, en Raspenava kaj en Nové Město pod Smrkem artilrian, infanterian kaj raketĵetilan municion. La manipulado kun ĝi okazis permane (nome ĝis alteco 2,10 metroj), ĉar en la lokoj, kien ĝi estis metata, validis malpermeso de uzo manipulaciaj maŝinoj movigataj per eksplodmotoroj.[3] Sed ĉar la alŝovo de la municio helpe de la aŭtomobiloj estis malrapida, la ministerio de la nacia defendo alpaŝis al konstruado de fervoja branĉtrako, kiu kondukus ĉi tien el la manipulacia relo de la haltejo en Hajniště.[5] Surbaze de peto de la armea formacio okazis la 22-an de januaro 1956 eldono de konstrupermeso por tiu ĉi branĉtrako kaj la 1-an de januaro 1961 estis sur ĝi komencita trafiko. Sed jam en duono de aprilo de la sama jaro okazis akcidento, dum kiu lokomotivo de vico T 211.0 nefinbremsis du ŝarĝitajn vagonojn, trarompis fervojan bufron kaj falis en ravinon.[6]

Finigo de la trafiko redakti

Ekde la jaro 1993 apartenis la deponejo al Armeo de Ĉeĥa respubliko. En konekso kun divido de la posedaĵo de la eksa Ĉeĥoslovakio de ĉi tie ekveturis en Slovakion kelke da centoj de plene ŝarĝitaj fervojaj vagonoj de pafaĵo. Pro tio okazis al malaltigo de provizoj en la deponejo, do dum la reorganizo de la armeo farata en la jaro 1995 estis decidite, ke fine de tiu ĉi jaro okazos nuligo de la municia deponejo. La deponitan pafaĵon oni devis de ĉi tie forveturigi, kio signifis ĉiutage ŝarĝi per la municio kvin fervojaj vagonoj. Sume tiel estis dum tiu ĉi opeaco ŝarĝita 1500 vagonoj de la municio. En decembro de 1995 la municia deponejo finis sian agadon. La objektoj de la eksa kazerno estis en la jaro 1999 transdonitaj en uzadon al Nové Město pod Smrkem. La branĉtrako post finigo de la agado kadukiĝis, sed ekde la jaro 2000 ĝi estas denove en trafiko. Uzas ĝin kompanio likvidanta en la areo la eliminitan municion.[7]

Ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. La markigon uzis ĉeĥoslovaka armeo. Ĝi enhavis numeron de armea formacio en Týniště nad Orlicí, al kiu estis la deponejo subordigita, oblikvan literan identigon de la objekto.[1]

Referencoj redakti

  1. Dostálek, Miloslav. VIDEO: Týnišťskou muniční základnu skrývají lesy již padesát let. Alirita 2013-11-04. Per simila maniero estiĝis ekz. numero de municia deponejo en Bohuslavice nad Vláří, kiu ankaŭ falis sub formacio en Týniště nad Orlicí kaj ĝi havis tial markigon VÚ 1337/4.
  2. 2,0 2,1 2,2 Významná vojenská jubilea v Libereckém regionu. Odbočka 3 „plk. Františka Truhláře“ SLČR. Alirita 2013-10-06.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 Novák, Vladimír. (2008) “Muniční sklad „A“ 55. dělostřelecké základny”, Armáda v Liberci a Libereckém kraji: vojenské posádky, vojenské útvary, vojenská zařízení, vojenské školy, 1‑a eldono, Liberec: Knihy 555, p. 62. ISBN 978-80-86660-27-1.
  4. Soukup, Lukáš. Nákladní doprava ve Frýdlantském výběžku II. Alirita 2013-11-05.
  5. Armáda v Liberci a Libereckém kraji, s. 63
  6. Fogl, Miroslav. (2003) 100 let trati Frýdlant v Čechách – Jindřichovice pod Smrkem. Praha: Saxi, p. 37.
  7. Silná, Barbora. Na Liberecku explodoval muniční sklad. Arkivita el la originalo je 2013-10-12. Alirita 2013-10-06.

Literaturo redakti

  • Novák, Vladimír. (2008) “Muniční sklad „A“ 55. dělostřelecké základny”, Armáda v Liberci a Libereckém kraji: vojenské posádky, vojenské útvary, vojenská zařízení, vojenské školy, 1‑a eldono, Liberec: Knihy 555, p. 62–64. ISBN 978-80-86660-27-1.

Rilataj artikoloj redakti