Municipaj balotoj de 2014 en Francio
La francaj municipaj balotoj de 2014 okazis en la 23-a kaj en la 30-a de marto 2014 por la elekto de la municipaj Konsilioj de la 36 681 francaj municipoj. Por la unua fojo, ankaŭ la komunumaj konsilianoj reprezentantaj la municipojn kun pli ol 1 000 loĝantoj en komunumoj je propra impostado estis elektitaj samtempe kaj per la sama balotilo, kiam la reprezentantoj de la municipoj kun malpli ol 1 000 loĝantoj estas deciditaj de la urbestro kaj vicurbestroj[1].
Tiu baloto estis malvenko por la maldekstro, kiu perdis 121 urbojn kun pli ol 15 000 loĝantoj, el kiuj naŭ urboj kun pli ol 100 000 loĝantoj en metropola Francio[2] kaj unu transmare. Post la baloto, la dekstro regas plejmulton el la urboj kun pli ol 10 000 loĝantoj : 572 kontraŭ 349 por la maldekstro. La Maldekstra Fronto (FG) gajnis 56 urbojn[3]. La ekstrema dekstro gajnis 14 urbojn, el kiuj dek unu por la Nacia Fronto (FN).
Balotsistemo
redaktiLa municipaj balotoj okazas ĉiun sesan jaron en ĉiuj francaj municipoj.
Kandidatiĝoj
redaktiJe la depona limdato, la 6-an de marto 2014 je la 18-a horo, 926 068 kandidatiĝoj estis registritaj[4].
Municipoj sen kandidato
redaktiNur unu municipo kun pli ol 1 000 loĝantoj, Gironde-sur-Dropt (Gironde)[4], ne havis liston de kandidatoj kaj 61 municipoj kun malpli ol 1 000 loĝantoj, inter la 26 930, ne havis kandidaton[5]. Tiu aparteco ne aperis okaze de la antaŭa municipa baloto en 2008[6], klariĝas per pluraj kialoj : reguloj pri malfacilaj por la municipoj, por ekzemplo la devigo deklari ĉe la prefektejo aŭ subprefektejo du semlajnojn kaj duonon antaŭ la baloto, komplikis la taskon de eblaj kandidatoj en la 33 702 municipoj, kiuj ne estis devigitaj ĝis nun obei tiun regulon[7] ; la sendankeco de la urbestra ofico, malbone pagita en la municipetoj sed generanta multajn petojn kaj gravajn respondecojn, estigis krizon de alvokiĝo[8] ; la devigo je pareco, etendita al municipoj inter 1 000 kaj 3 500 loĝantoj, igas la konsistigon de listo pli malfacila.
- Listo de la municipoj kun malpli ol 1 000 loĝantoj sen kandidato por la unua balota vico[5]
- Marlieux (Ain)
- Pollieu (Ain)
- Clamecy (Aisne)
- Colomby-sur-Thaon (Calvados)
- Estry (Calvados)
- Champagne (Charente-Maritime)
- Bard-lès-Époisses (Côte-d'Or)
- Saint-Gilles-du-Mené (Côtes-d'Armor)
- Tréogan (Côtes-d'Armor)
- Troguéry (Côtes-d'Armor)
- Ceyroux (Creuse)
- Chapelle-des-Bois (Doubs)
- Rang (Doubs)
- Saint-Dézéry (Gard)
- Courties (Gers)
- Éclans-Nenon (Jura)
- Mallerey (Jura)
- Marnoz (Jura)
- Crouy-sur-Cosson (Loir-et-Cher)
- Châtelus (Loire)
- Lupé (Loire)
- Lion-en-Beauce (Loiret)
- Carnac-Rouffiac (Lot)
- Cuzac (Lot)
- Laval-de-Cère (Lot)
- Nadillac (Lot)
- Sénaillac-Latronquière (Lot)
- Verrie (Maine-et-Loire)
- Beuzeville-au-Plain (Manche)
- Corbeil (Marne)
- Glannes (Marne)
- Grandchamp (Haute-Marne)
- Brillon-en-Barrois (Meuse)
- Rigny-la-Salle (Meuse)
- Savonnières-en-Perthois (Meuse)
- Saint-Maur (Oise)
- Lucé (Orne)
- La Roche-Mabile (Orne)
- La Cauchie (Pas-de-Calais)
- Planques (Pas-de-Calais)
- Chalus (Puy-de-Dôme)
- Compains (Puy-de-Dôme)
- Orsonnette (Puy-de-Dôme)
- Usson (Puy-de-Dôme)
- Ance (Pyrénées-Atlantiques)
- Higuères-Souye (Pyrénées-Atlantiques)
- Aspin-Aure (Hautes-Pyrénées)
- Pintac (Hautes-Pyrénées)
- Preuschdorf (Bas-Rhin)
- Émeringes (Rhône)
- Saint-Laurent-de-Vaŭ (Rhône)
- Raincourt (Haute-Saône)
- Mussy-sous-Dun (Saône-et-Loire)
- Diant (Seine-et-Marne)
- Misery (Somme)
- Isches (Vosges)
- Baon (Yonne)
- Fontenay-près-Vézelay (Yonne)
- Jully (Yonne)
- Sauvigny-le-Beuréal (Yonne)
- Villiers-sur-Tholon (Yonne)
En 57 de tiuj 62 municipoj, kandidatiĝoj estis deponitaj por la dua balota vico, kio ebligis balotadon en la dimanĉo la 30-an de marto. Tamen, kvin municipoj restis sen kandidato, el kiuj unu kun pli ol 1 000 loĝantoj. Nova baloto okazos la 22-an de junio 2014, limdato de la provizora mandato de la speciala delegacio[9] :
- Gironde-sur-Dropt (Gironde)
- Châtelus (Loire)
- Nadillac (Lot)
- Grandchamp (Haute-Marne)
- Chalus (Puy-de-Dôme)
Ankaŭ alia municipo de departemento Lot, Carnac-Rouffiac, kiu elektis nur unu konsilianon, estas provizore administrata per speciala delegacion, atendante ebla baloton en majo[10].
Deklaro de pozicio sur la politika spektro
redaktiLa balota reformo, kiu malkreskigas de 3 500 al 1 000 loĝantoj la limon super kiu la baloto fariĝas plurnoma proporcia balotsistemo per listo, devigas deklari pozicion sur la politika spektro kiam oni enskribas sian liston ĉe la prefektejo. Tiuj devigaj deklaroj estigis kontestojn[11].
Kampanjo
redaktiĜenerala kunteksto
redaktiOkaze de la municipaj balotoj de 2008, la maldekstro, tiam flanke de opozicio nacinivele, gajnis multajn grandajn urbojn, inter ili Strasbourg, Toulouse, Amiens, Reims, Saint-Étienne, kaj konservis Parizon kaj Lionon.
Rezultoj
redaktiĜeneralaj rezultoj
redaktiListo | Unua vico | Dua vico | Seĝoj | |||
---|---|---|---|---|---|---|
Voĉoj | % | Voĉoj | % | |||
Diversa Dekstro (DVD) | 5 405 378 | 24,57 | 1 668 335 | 16,68 | 76 341 | |
Unuiĝo de la Dekstro | 2 554 108 | 11,61 | 1 973 309 | 19,72 | 11 334 | |
Unuiĝo por Popola Movado (UMP) | 1 518 167 | 6,90 | 724 654 | 7,24 | 11 151 | |
Unuiĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj (UDI) | 511 541 | 2,33 | 132 033 | 1,32 | 5 373 | |
Demokrata Movado (MoDem) | 107 748 | 0,49 | 25 826 | 0,26 | 997 | |
Unuiĝo de la Centro | 104 879 | 0,48 | 43 139 | 0,43 | 644 | |
Parlamenta Dekstro | 10 201 821 | 46,38 | 4 567 296 | 45,65 | 105 840 | |
Diversa Maldekstro (DVG) | 3 494 896 | 15,89 | 1 164 657 | 11,64 | 44 259 | |
Unuiĝo de la Maldekstro | 2 507 417 | 11,40 | 2 188 440 | 21,88 | 12 923 | |
Socialistoj | 1 455 487 | 6,62 | 573 065 | 5,73 | 12 278 | |
Maldekstra Fronto | 417 618 | 1,90 | 93 417 | 0,93 | 1 015 | |
Eŭropo Ekologio La Verduloj (EELV) | 254 828 | 1,16 | 46 937 | 0,47 | 333 | |
Komunistoj | 200 937 | 0,91 | 80 110 | 0,80 | 1 656 | |
Partio de Maldekstro (PG) | 69 523 | 0,32 | 11 085 | 0,11 | 160 | |
Parlamenta Maldekstro | 8 400 706 | 38,20 | 4 157 711 | 41,56 | 72 624 | |
Nacia Fronto | 1 046 603 | 4,76 | 675 268 | 6,75 | 1 498 | |
Ekstrema Dekstro | 26 400 | 0,12 | 12 102 | 0,12 | 102 | |
Ekstrema Dekstro | 1 073 003 | 4,88 | 687 370 | 6,87 | 1 600 | |
Ekstrema Maldekstro | 132 420 | 0,60 | 4 544 | 0,05 | 64 | |
Ekstrema Maldekstro | 132 420 | 0,60 | 4 544 | 0,05 | 64 | |
Diversa | 2 190 739 | 9,96 | 587 335 | 5,87 | 34 703 |
Urbestroj kun pli ol 100 000 loĝantoj
redaktiAntaŭ la balotoj de 2014, la maldekstra (Socialisma Partio (PS), Eŭropo Ekologio La Verduloj (EELV), Maldekstra Fronto kaj Por Reunio) estris 29 urbojn kun pli ol 100 000 loĝantoj kontraŭ 12 por la dekstro kaj la centro (Unuiĝo por Popola Movado (UMP) kaj Unuiĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj (UDI)). Post la balotoj, la dekstro estras 22 urbojn kun pli ol 100 000 loĝantoj kontraŭ 19 por la maldekstro, kiu do perdis dek urbojn kompare al la balotoj de 2008.
Analizo de la rezultoj
redaktiĜenerala analizo
redaktiTiuj balotoj karakteriziĝis per forta sindeteno kaj multaj perdoj por la maldekstro. El la 509 municipoj kun pli ol 10 000 loĝantoj regataj de la maldekstro post la municipaj balotoj de 2008, ĝi konservis nur 349[3]. Inter la pla plej gravaj perdoj : Toulouse, Amiens, Angers, Limoges, Saint-Étienne, Reims, Tours. Grenoble estas perdita por la Socialisma Partio (PS) profite al listp de Eŭropo Ekologio La Verduloj (EELV) - Partio de Maldekstro (PG) kaj Montpellier profite al Diversa-maldekstra urbestro. Tamen, la Socialisma Partio (PS) konservis Parizon, Lionon, Lille kaj Strasbourg kaj konkeris Avignon.
La dekstro progresas de 433 al 572 urboj kun pli ol 10 000 loĝantoj : ĝi konservis Marseille, Bordeaux, Nice, Nancy, Nîmes kaj Orléans kaj konkeris multajn urbojn[3].
Fine, la Nacia Fronto (FN) sukcesis konkeri ok urbojn el kiuj, por la unua fojo, urbon ekde la unua balota vico (Hénin-Beaumont)[3].
Pli granda nombro de virinoj estis kandidatoj kaj elektitaj pro la devigo je pareco por la urboj kun pli ol 1 000 loĝantoj kontraŭ 3 500 por la antaŭaj balotoj kaj la devigo je pareco por la komunumaj konsilianoj[14]. Sur la tuta Francio, 312 694 viroj kaj 211 546 virinoj estis elektitaj, tio estas proporcio de 60 % al 40 % en 2014[15]..
Notoj kaj referencoj
redaktiNotoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Municipaj balotoj de 2014 : baloto je diversa maniero, gazeto "Le Point", la 13-an de decembro 2013
- ↑ LeMonde.fr. Le match des déculottées aŭ municipales. Alirita la 2-an de aprilo 2014.[rompita ligilo].
- ↑ 3,0 3,1 3,2 3,3 Municipales 2014 : enseignements-clés d’un scrutin historique. Alirita la 2-an de aprilo 2014..
- ↑ 4,0 4,1 (03 2014) “Municipaj balotoj : fino de enskriboj, registritaj 926 068 kandidatiĝoj”, Le Figaro. .
- ↑ 5,0 5,1 (PDF) Listo de la municipoj kun malpli ol 1 000 loĝantoj sen kandidato je la depona limdato la 6-an de marto 2014, sciigo de la ministerio pri enlandaj aferoj.
- ↑ (7-a de marto 2014) “Municipaj balotoj : 64 municipoj sen kandidato”, Les Échos. .
- ↑ (6-a de marto 2014) “Soixante-quatre communes n'ont pas de candidats aŭ municipales”, Le Monde. .
- ↑ (7-an de marto 2014) “Élections municipales. Que doivent faire les communes sans candidat ?”, Ouest-France. .
- ↑ « Municipales : toujours aucun candidat dans cinq communes », gazeto "L'Express", la 27-an de marto 2013.
- ↑ Carnac kaj Nadillac : ĉu oni balotas aŭ ne ? sur la interretejo de gazeto "La Dépêche du Midi" de la 15-a de aprilo 2014.
- ↑ « Municipaj balotoj : la misaĵoj de la politikaj nuancoj daŭras » Arkivigite je 2014-03-25 per la retarkivo Wayback Machine, Dominique Albertini, gazeto "Libération", la 18-an de marto 2014.
- ↑ 12,0 12,1 elections.interieur.gouv.fr Municipaj kaj komunumaraj balotoj de 2014
- ↑ Municipaj balotoj de 2014. Alirita la 6-an de aprilo 2014..
- ↑ Patrick Roger (la 21-a de marto 2014). Malgré la parité, à peine 14 % des villes sont dirigées par une femme. Alirita la 12-an de aprilo 2014.
- ↑ Maxime Vaudano (la 3-an de aprilo 2014). Municipaj balotoj : kial la pareco malsukcesis. lemonde.fr. Alirita la 12-a de aprilo 2014.
Aneksaĵoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Ĉiuj kandidatoj kaj rezultoj sur la interretejo de la ministerio pri enlandaj aferoj
- Kolekto de ĉiuj opinisondoj pri municipaj balotoj de 2014
- 50 urboj, kiuj povus havi alian majoritaton en 2014[rompita ligilo]
- Ministerio pri enlandaj aferoj : Dosiero dediĉita al la municipaj balotoj de 2014
- Ministerio pri enlandaj aferoj : Demandoj-respondoj pri municipaj balotoj de 2014 Arkivigite je 2014-07-19 per la retarkivo Wayback Machine
- Ministerio pri enlandaj aferoj : site relatif à la campagne d'information #ouijevote aŭ élections municipales 2014 Arkivigite je 2014-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
- Ministerio pri enlandaj aferoj : interretejo dediĉita al la publikigo de kandidatiĝoj kaj rezultoj de la municipaj balotoj de 2014
- « Municipaj balotoj en Francio : kial 36 680 urbodomoj ? » (RTS)
Bibliografio
redakti- Michel Verpeaux (junio 2013). “Réformes des modes de scrutin locaŭ : révolutions et continuités”, La Semaine juridique, édition administrations et collectivités territoriales (2186). Verpeaux.
- (PDF) Ministerio pri enlandaj aferoj. (oktobro 2013) Municipaj balotoj de marto 2014, p. 43. MI-1000.
- (PDF) Ministerio pri enlandaj aferoj. (oktobro 2013) Municipaj kaj komunumaj balotoj de marto 2014, p. 75. MI1000+.
- Balota regularo, versio valida en la 23-a kaj 30-a de marto 2014. Légifrance. Alirita la 10-an de marto 2014.