Municipoj de Svislando

Municipo de Svislando respektive Setloloko de Svislando estas vilaĝo, urbo aŭ setlejo, kiu formas unuon geografian kaj politikan sed ne estas propra politika komunumo, sed parto de pli granda komunumo.

Municipo Ricken

Ekzistas ankaŭ municipoj, kies areo etendiĝas sur la teritorio de diversaj politikaj komunumoj kiel ekzemple RickenDicken en Kantono Sankt-Galo. Tiaj municipoj estiĝis ekzemple, kiam ĉe la limo de komunumoj pro iu kialo estiĝis subite setlejoj aŭ du tre proksimaj setlejoj kunkreskis al kvazaŭ prora vilaĝo. Ĉefe en Kantono Sankt-Galo ekzistas tre apartaj kombinoj de tiaj mozaikkomunumoj.

Ofte municipoj iam estis sendependaj komunumoj kaj per kunfandiĝo de komunumoj fariĝis municipoj de novaj pli grandaj komunumoj. Ekzemplo el la nova historio estas la kunigo de la nunaj municipoj kaj iamaj komunumoj Rapperswil kaj Jona al la nova komunumo kaj urbo Rapperswil-Jona.

La diferencigo inter komunumo kaj municipo ne ĉiam estas klara, kaj la problemo komplikiĝas, ĉar la nocioj "komunumo" kaj "municipoj" en diversaj sivsaj kantonoj estas utiligitaj kun inversa senco.

Vidu ankaŭ redakti