Munttoren
La Munttoren ("Monfareja Turo") aŭ simple Munt estas turo en Amsterdamo, Nederlando. Ĝi staras sur la aktiva placo Muntplein, kie kuniĝas la rivero Amstel kaj la kanalo Singel, ĉe la flormerkato kaj la orienta pinto de la vendeja strato Kalverstraat.
Munttoren | |||
---|---|---|---|
Tramlinioj trapasantaj la Muntplein kaj la turo Munttoren kaj la vendeja strato Kalverstraat fone. Tramlinioj trapasantaj la Muntplein kaj la turo Munttoren kaj la vendeja strato Kalverstraat fone.
| |||
Situo | |||
Geografia situo | 52° 22′ 1″ N, 4° 53′ 36″ O (mapo)52.3669444.893333Koordinatoj: 52° 22′ 1″ N, 4° 53′ 36″ O (mapo) | ||
| |||
La turo estis origine parto de Regulierspoort, nome unu el la ĉefaj pordegoj de la amsterdama mezepoka urbomurego. La pordego, konstruita en la jaro 1480,[1] konsistis el du turoj kaj gvardiejo.
Referencoj Redakti
- ↑ Martin Dunford (2010). The Rough Guide to The Netherlands. Penguin. p. 65. ISBN 978-1-84836-882-8.