Murder on the Orient Express (1974)

Murder on the Orient Express (Murdo en la Orienta Ekspreso) estas brita mistera drama filmo de 1974 reĝisorita de Sidney Lumet, produktorita de John Brabourne kaj Richard Goodwin, kaj bazita sur la samnoma romano de 1934 Murder on the Orient Express de Agatha Christie.

Murder on the Orient Express
filmo
Originala titolo Murder on the Orient Express
Originala lingvo angla lingvo • franca lingvo • germana lingvo • itala lingvo • sveda lingvo
Kina aperdato 21 nov. 1974, 24 nov. 1974, 28 dec. 1974, 6 mar. 1975, 21 mar. 1975, 16 apr. 1975, 2 maj. 1975, 17 maj. 1975, 28 jul. 1977, 10 feb. 1983, 1974
Ĝenro krimfilmo, mistera filmo, drama filmo, filmo bazita sur romano
Kameraado Geoffrey Unsworth
Reĝisoro(j) Sidney Lumet
Produktisto(j) John Knatchbull, 7th Baron Brabourne • Richard Goodwin
Scenaro Paul Dehn • Anthony Shaffer
Filmita en Istanbulo • Turkio
Loko de rakonto IstanbuloJugoslavioOrient-ekspresoLonginsulo
Muziko de Richard Rodney Bennett
Rolantoj Albert Finney • Lauren Bacall • Ingrid Bergman • Jacqueline Bisset • Michael York • Jean-Pierre Cassel • Sean Connery • John Gielgud • Wendy Hiller • Rachel Roberts • Anthony Perkins • Richard Widmark • Vanessa Redgrave • Colin Blakely • Martin Balsam • George Coulouris • Denis Quilley • Vernon Dobtcheff • Richard Rodney Bennett • Robert Riettii • Jeremy Lloyd
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Neĉefa Aktorino • National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr

La protagonisto de la filmo estas la belga detektivo Hercule Poirot (Albert Finney), kiu devas esplori la murdon de usona negocisto en la trajno Orient-ekspreso. La suspektitoj estas luditaj de alta stelularo, kiel Lauren Bacall, Ingrid Bergman, Sean Connery, John Gielgud, Jean-Pierre Cassel, Vanessa Redgrave, Michael York, Rachel Roberts, Jacqueline Bisset, Anthony Perkins, Richard Widmark kaj Wendy Hiller. La scenaro estis farita de Paul Dehn.

Intrigo

redakti
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Vintro 1935: la fama belga detektivo Hercule Poirot estas en vizito en Istanbulo kaj devas reveni tuj en Francion. Dum li atendas vetureblon en luksa hotelo de la stacio de Istanbulo, li renkontas sian amikon monsieur Bianchi kiu estas la direktoro de la luksa fervoja linio Orient-Express, kaj finfine li ricevas sidlokon en la venonta trajno elirinta al Calais.

La trajno eliras kaj trapasas la unuajn landojn de Orienta Eŭropo. Survoje, dum la trapaso de Jugoslavio, negocisto, iu Samuel Ratchett, timante danĝeron, petas la helpon de Poirot por protekti lin, kion tiu malakceptas. Sed la sekva mateno, Ratchett estas trovita en sia kajuto dekdufoje ponardita. Dumnokte, neatendita neĝofalo haltigas la trajnon en tre montara regiono. Ĉar ne estas spuroj ĉirkaŭ la trajno, oni supozas, ke neniu apartiĝis de la trajno. Le kulpubo estas tial probable ankoraŭ surloke. Krome la atendo devos daŭri longajn horojn antaŭ la alveno de kontraŭneĝa trajno. La direktoro de la linio proponas tiam al sia amiko Hercule Poirot klopodi por solvi tiun murdon dum la trajno estas haltigita. Male post la neĝoforigo, necesos la interveno de la jugoslavaj aŭtoritatoj kaj estos preferenda por ĉiuj ke la kulpulo estu trovita por eviti retenon de vojaĝantoj fare de la jugoslavoj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

redakti

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti