Murg estas rivero en Kantono Turgovio en orienta Svislando. Ĝi havas longecon de 34,1 km kaj estas alfluanto de la rivero Turo, kiu siavice alfluas al Rejno.

Murg (Thur)
Murg en Münchwilen
rivero
Bazaj informoj
Longeco 34,1 km
Akvokolekta areo 212 km²
Averaĝa trafluo 3,4 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 900 m
Enfluejo Turo
- Alteco 390 m
Geografio
Alfluantoj Lauche, Lützelmurg
Map
Rivero en Eŭropo
vdr

Priskribo redakti

La fonto de Murg trovigaxas en alteco de proksimume 900 m s.m. en Mühlrüti sur la teritorio de la komunumo Mosnang (Kantono Sankt-Galo) nordokcidente de la monto Hörnli je 47° 22′ 39″ N 8° 57′ 00″ O / 47.37750 °N, 8.95000 °O / 47.37750; 8.95000 (mapo)Koordinatoj: 47° 22′ 39″ N 8° 57′ 00″ O / 47.37750 °N, 8.95000 °O / 47.37750; 8.95000 (mapo). La rivero fluas unue orienten por post unu kilometro turniĝi norden. Post 3 km ĝi forlasas la kantonon Sankt-Galo kaj fluas nun ĉiam norden ĝis ĝia alfluo al Turo tra Turgovio. En Fischingen ĝi unuiĝas kun ĝia okcidenta fontrivereto Fischbach, kiu fontas iomete pli sude en Au. En Matzingen alfluas al ĝi ĝia ĉefa alfluanto, la rivero Lauche. Ĝia alfluo al Turo troviĝas en Frauenfeld vidalvide de la vilaĝeto Warth.

La rivero estas inter fiŝkaptistoj konata pro siaj multnobraj rivertrutoj kaj ezokoj.

Komunumoj laŭlonge de la rivero Murg redakti

La komunumoj kaj urboj ĉe la bordo de Murg estas laŭvice: Mosnang, Fischingen TG, Sirnach, Münchwilen, Wängi, Stettfurt, Matzingen kaj Frauenfeld.

Vidu ankaŭ redakti

  • Aliaj lokoj kaj geografiaj objektoj kun la nomo Murg

Ligiloj al aliaj vikimediaj projektoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti