Murpentraĵo estas pentraĵo, kiu ne estas verkita sur ligna tabulotolaĵo, sed rekte sur la muro.

La murpentrajĝo de Diego Rivera, kiu montras la historion de Meksiko ĉe la Nacia Palaco en Meksik-urbo.
kadra mapo de la centro de Tel Avivo dotita de urbaj vidindaĵoj kaj panoramio.

La farboj estas ĉe murprentraĵoj aŭ rekte metitaj sur stukaĵon ankoraŭ malseketan (vidu: fresko) aŭ jam sekan (vidu: sekpentraĵo). La artisto provas aŭ konservi la ecan ebenon de la muro aŭ doni impreson de tridimensio (iluzidona murpentraĵo).

Laŭlonge de la historio la murpentrarto ege evoluis tra diversaj etapoj, kaj fakte la komenco mem de la pentrarto estis murpentrarto de rokpentraĵoj en kavoj aŭ rokmuroj kiel loĝejoj aŭ adorejoj fare de prapopoloj kiuj disvolvigis tiun arton. Sekvis en la Antikveco kutimo ornami per murpentraĵoj la muroj de palacoj kaj aliaj monumentoj, kio pluis ĝis la nuntempo. Kaj historie kaj aktuale estis kaj estas artistoj kiuj dediĉis sin ekskluzive al la murpentrarto, dum aliaj pentristoj, same pentris sur muroj kiel sur tolaĵoj, ligno ktp. Normale murpentraĵo estas pli ampleksa ol alisurfacaj pentraĵoj: iu pentristo povas pentri miniaturon sur ligno, papero, tolo ekzemple, sed oni ne faras miniaturojn sur muro.

Murpentraĵo kaj Esperanto redakti

 
Bjalistoko, Pollando, Zamenhofstrato 26 - La murpentraĵo

Je la fino de la strato Zamenhofa, bjalistoka artisto Andrzej Muszyński pentris eksterordinaran, belan dekoraĵon sur trietaĝa domo: infanoj en la supra balkono, Zamenhof en la balkono sub ili estas du lokaj esperantistoj Jakobo Ŝapiro kaj Abrahamo Zbar en la fenestro sub Zamenhof. Apude estas memortabulo klariganta, ke ĉi-loke iam staris la familia domo de la Zamenhofoj[1]. Ankaŭ en Rimini, Italio troviĝas preĝejo en kiu estas videbla murprentraĵo kun teksto en Esperanto. Ankaŭ en Słupsk / Slupsko okaze de la proklamita de la Urbestro Robert Biedroń (esperantisto) kaj la Urba Konsilantaro sub gvido de Beata Chrzanowska (esperantistino) la 2017 Zamenhofa Jaro en Słupsk slupska artistino Zuzanna Litawińska pentris la murpentraĵon ("muralon") Ni ĉiuj estas HOMARANO (tio estas jam kvara ZEO en la urbo), ĝi estas ĉe la n-ro 5 de strato de d-ro Ludoviko Zamenhof (ulica Dr. Ludwika Zamenhofa) ([2])

Murpentristoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Kurt Wehlte: Wandmalerei. Berlin 1938
  • Kurt Wehlte: Werkstoffe und Techniken der Malerei. Stuttgart/Ravensburg 1967
  • Norbert Martins: Giebelphantasien – Berliner Wandbilder. HetStein-Verlag, Berlin 1989, ISBN 3-926976-07-1

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti