Murski Črnci
Murski Črnci, hungare Muracsermely estas malgranda vilaĝo en Slovenio, en provinco Prekmurje, en statistika regiono Pomurska, en Občina Tišina.
Bazaj informoj redakti
Situo redakti
Murski Črnci situas sur malebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Muro (rivero), laŭ traira flankovojo.
Historio redakti
Ĝis fine de la 1-a mondmilito Muracsermely apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Muraszombat, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo senbatale okupis la komunumon kaj post 10 tagoj transdonis ĝin al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio.