Musée d'Orsay

muzeo en Francio
Disambig.svg Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Gare d'Orsay kaj Musée d'Orsay (stacidomo).

Musée d'Orsay estas post Louvre la dua plej grava muzeo en Parizo. Ĝi situas sur la maldekstra bordo de la rivero Sejno, en la 7-a arondismento de Parizo, vid-al-vide al la ĝardenoj Tuileries. Ĝi prezentas plejparte francan arton (pentroarton, skulptarton kaj dekorartojn) el la jaroj 1848-1914.

MuseeDOrsay.jpg
Musée d'Orsay
Musée d'Orsay, North-West view, Paris 7e 140402.jpg
Lando: Francio
Regiono: Francilio
Urbo: Parizo
Adreso: 62, rue de Lille
7-a arondismento
Koordinatoj: 48° 51′ 36″ N, 2° 19′ 37″ O (mapo)48.862.327Koordinatoj: 48° 51′ 36″ N, 2° 19′ 37″ O (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Parizo

Musée d'Orsay (Parizo)
DEC
Musée d'Orsay
Musée d'Orsay
Musée d'Orsay
Malfermdato: 1986
Kolektoj: Franca kaj eŭropa artoj de 1848 ĝis 1914
Retpaĝo: www.musee-orsay.fr
Information icon.svg
vdr
Interior view of Musée d'Orsay (Orsay museum) in Paris

La kolekto de la muzeo enhavas la plej konatajn impresionismajn verkojn, de la pentristoj Claude Monet, Paul Cezanne, Camille Pissarro, Edgar Degas, August Renoir kaj aliaj. La muzeo ankaŭ montras skulptaĵojn kaj meblojn.

Sidejo de la muzeo estas eksa konstruaĵo de trajnostacidomo Gare d'Orsay, konstruita en eklektisma stilo en 1900 okaze de la Internacia ekspozicio. Ĝi servis por sia celo ĝis 1939 kaj post postmodernisma rekonstruo ĝi estis remalfermita kiel muzeo en 1986. Ĝi akceptas ĉiujare ĉ. 4 milionojn da vizitantoj.

Praktikaj informojRedakti

  • La muzeo troviĝas apud la stacio Musée d'Orsay (subtera trajno RER, linio C) kaj metrostacio Solférino
  • Estas malfarmite ĉiutage krom lundoj
  • Ĉiun unuan dimanĉon de la monato estas senpaga eniro
  • En la muzeo funkcias krome belvida restoracio kaj arta librovendejo

LiteraturoRedakti

  • Orsay Museum Guide. Eld. Publisher Réunion des musées nationaux.280 p., 350 il. ISBN 2-7118-4763-2 (diverslingvaj versioj)
  • Rosenblum, Robert: Paintings in the Musee d'Orsay. Stewart, Tabori and Chang 1989. 686 p. ISBN 1-55670-099-7 (angle)
  • Slavné galerie světa: Musée D´Orsay Paříž. Praha: Knižní klub 2006. (ĉeĥe)

GalerioRedakti

Eksteraj ligilojRedakti