Musako

(Alidirektita el Musakao)

La musako (el la greka μουσακάς, mousakás) estas tradicia manĝaĵo el Balkanio kaj Mezoriento surbaze de melongenoj. La greka versio estas la plej konata internacie, kiu konsistas el tavoloj el haketita viando, lamenigita melongeno kaj tomato, kovrita de blanka beŝamelo.

Musako el terpom-lamenoj.
Musako el kukumo kaj terpomoj.

La vorto estas arabdevena kaj venas el saqqaʿa, ‘frostigi, blankiĝi’, sed ĝi venis al la lingvoj de okcidenta Eŭropo tra la greka.

Farado redakti

En la araba mondo, musako estas salato kuirita precipe el tomatoj kaj melongenoj, simile al la kaponato de Italio, kaj ofte estas malvarme servata kiel aperitivo. Kvankam ĝi havas araban nomon, ĝi estas kutime konsiderata greka en Okcidento. La versioj bulgara, serbia, bosnia, kaj rumana prepariĝas per terpomoj anstataŭ melongenoj.

En la komuna greka recepto (3tavola), la malsupra tavolo konsistas el melongenoj frititaj en olivoleo, la meza el ŝafida haketita viando kun muelitaj tomatoj kaj la supra el beŝamelo (plej probable enkondukita de Celementes en la 1920-aj jaroj). Oni povas fari ĝin sen la butero de la beŝamelo aŭ malpliigi ĝian kvanton aŭ eĉ anstataŭi ĝin per kremo. En la cetero de balkanaj landoj, la supra tavolo ofte estas miksaĵo de lakto aŭ kremo kaj ovo.

Variantoj redakti

Ekzistas variantoj de la baza recepto, kelfoje sen saŭco, kelkfoje kun aliaj vegetaĵoj. La plej ofta en Grekio povas inkluzivi kukurbetojn, terpomojn aŭ ĉampinjonojn krom la melongeno. Eĉ ekzistas varianto por Karesmo en la receptaro de Celementes kiu ne uzas viandon aŭ saŭcojn kaj nur uzas vegetaĵojn kaj panerojn. Ekzistas ankaŭ veganaj versioj de musako. Ili kutime faras beŝamelon el maragarino, maizamelo kaj sojlakto kaj anstataŭas viandon per teksturigita sojo, sejtano aŭ lentoj.