Musica enchiriadis

Musica enchiriadis (= "manlibro pri la muzikinstruo") estas la titolo de instrulibro pri la kantado de la organumo el la 9-a jarcento. Ĉi tiu "manlibro" ekestis en la frua fazo de la ockidenteŭropa plurvoĉeco. Organumo signifis, aldoni al la unuvoĉaj gregoria ĥoralo unu voĉon, pli malfrue ankaŭ plurajn voĉojn. Evidente ĝi estis intencata kiel praktika instruo por la monaĥeja kantpraktiko, por la kantado de la "ĝusta" organumo.

Musica enchiriadis
traktaĵo • literatura verkolernolibro
Aŭtoroj
Aŭtoro nekonata valoro
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
vdr
Prezentado de organumo en dasia-notacio. „Musica enchiriadis“, malfrua 9-a jarcento

Laŭ la imagoj de la frumezepoka muzikmondo por la voĉoj kunkantaj kun la gregoria ĥoralo nur certaj intervaloj kaj voĉkondukoj taŭgis. Musica enchiriadis priskribas do nure la kvintorganumon kaj kvartorganumon. Tiuj ĉi formoj de organumo estas ankaŭ konataj kiel paralelorganumo; t.s., ke la voĉoj moviĝas plejparte en paralela movo ĉiam je distanco de kvinto kaj kvarto unu disde la alia, samkiel kun duobligo en la okto. Esceptoj estas nur la komenco kaj la fino de kantaĵo. La voĉoj deiras el la unusono kaj almoviĝas al la paralela movo; por la finado de la kanto la voĉoj ree "kuniras" (tiel nomata occursus), por ree finiĝi unusone.

Por grafika ilustrado de la voĉmovoj oni evoluigis en ĉi tiu instruskribo apartan notacion, la tiel nomatan dasia-skribon por klarigo de la tonaltoj. La notacio bildo similas al koordinatsistemo (vidu ilustraĵo). Sur la ordinato estas markitaj la tonaltoj per dasia-signoj, kaj la tekstsilaboj iras laŭlonge de la absciso. Supozeble pro la relativa komplikeco la notacio de Musica enchiriadis ne trovis estontecon en la plua notado de plurvoĉa muziko. Eble ĝi ja estis jam de la komenco nur intencata por instruaj celoj.

La anonime transdonitan skribaĵon oni longtempe atribuis al monaĥo Hucbald (naskiĝinta proksimume 840; mortinta en 930). Pli novaj esploroj en la muziko de la mezepoko tamen tenas ĉi tiun supozon samopinie kiel preskaŭ ne konservebla. Pli verŝajne estas, ke la skribaĵo ekestis proksimume 900 en la abatejo Werden: du kopioj devenaj jam el la 10-a jarcento nomas kiel verkinton la abaton Hoger de Werden (mortinta en 906), kies abateco datiĝas ekde 898 ĝis 902. Werden estis ankaŭ la loko, kie estis skribita la plej malnova konata fragmento (Universitata kaj Federaciera Biblioteko je Duseldorfo, K3:H3), kaj ankaŭ la loko, kie estis skribita la manskribaĵo de Bamberg (Ŝtata Biblioteko je Bamberg, Var. 1), kiu validas kiel tekste plej fidinda kopio de Musica enchiriadis. Eksterordinara kaj okulfrapa estas la alta grado de disvastiĝeco de Musica enchiriadis: En tuta Eŭropo oni trovis centojn da ekzempleroj, tio estas manskribaj kopioj – kio ne laste argumentas por la intenco verki instrulibron.

Literaturo redakti

  • Dieter Torkewitz: Das älteste Dokument zur Entstehung der abendländischen Mehrstimmigkeit. (Beihefte zum Archiv für Musikwissenschaft 44), Stutgarto 1999.
  • Michael Walter: Vom Beginn der Musiktheorie und dem Ende der Musik. Über die Aktualität des Mittelalters in der Musikgeschichte En: Acta Musicologica 70 (1998), pj. 209-228 (kiel PDF[rompita ligilo])
  • Ernst Ludwig Waeltner: Das Organum bis zur Mitte des 11. Jahrhunderts. Tutzing, 1975.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti