Mustango estas libere vaganta ĉevalo de usona okcidento kies unuaj descendis el ĉevaloj alportitaj al Ameriko fare de hispanoj. Mustangoj estas ofte referencataj kiel sovaĝaj ĉevaloj, sed ĉar ili estas descendintaj el iam hejmigitaj ĉevaloj, ili estu pli taŭge konsiderataj sovaĝiĝintaj ĉevaloj.

Mustanga familio.

Historio kaj ekologio redakti

 
Disiĝo de fuĝintaj ĉevaloj, 1600-1775[1]

En 1971, la Usona Kongreso agnoskis ke "nature libere vagantaj ĉevaloj kaj burros (azenoj) estas vivantaj simboloj de la historia kaj pionira spirito de la Okcidento, kiu plue kontribuas al la diverseco de vivoformoj ene de la lando kaj pliriĉigas la vivon de la usona popolo."[2] En la 21a jarcento, mustangaroj varias laŭ la grado laŭ kiu ili rilatas al la originaj iberiaj ĉevaloj. Kelkaj enhavas pli grandan genetikan mikson kun la ranĉa ĉevalaro kaj eĉ kun pli ĵusaj rasoj de liberigitaj bestoj, dum aliaj estas relative senŝanĝaj el la origina iberia ĉevalaro, ĉefe reprezentita en la plej izolataj populacioj.

La libere vaganta populacio estas administrata kaj protektata de la registara servo Bureau of Land Management (BLM). Aperis polemikoj pri la kunhavo de tero kaj resursoj fare de la libere vagantaj mustangoj kun la brutaro de la ranĉa industrio, kaj ankaŭ pri la metodoj per kiuj la federala registaro administras la nombrojn de la natura populacio. La politiko por pelikunigi la troan populacion kaj proponi tiujn ĉevalojn por adoptado fare de privatuloj rezultis maltaŭga por la demandoj pri populacikontrolo, kaj multaj animaloj nuntempe vivas en provizoraj loĝareoj, tenitaj en kaptiveco sed na adoptitaj aŭ adptitaj al permanentaj hejmoj. Defendantoj de mustangoj ankaŭ kritikas ke la animaloj estu vendataj kiel ĉevalviando. Aldonaj polemikoj centras al demandoj ĉu mustangoj — kaj ĉevaloj ĝenerale — estas indiĝena specio aŭ enmetita invada specio. Oni uzas multajn metodojn por administrado de la populacioj, kiaj la adoptado fare de privatuloj de ĉevaloj kaptitaj en ties teritorio.

Etimologio redakti

La angla vorto mustang devenas el la vorto de la meksika hispana lingvo de la 16a jarcento mestengo, difinita kiel "animalo kiu vagadas perdita". Ĝi derivas el la hispana vorto mestengo[3], difinita kiel "natura, vaganta, sen posedanto". La hispana vorto siavice eble originiĝis el la latina esprimo mixta, reference al bestoj de necerta posedanto, kiu estis uzita de bestobredistaj asocioj nome mesta en la mezepoka Hispanio.[4]

Notoj redakti

  1. Haines, "Northward Spread" Julio 1938 p 430
  2. The Wild and Free-Roaming Horses and Burros Act of 1971, as amended. Arkivita el la originalo je 2013-05-29. Alirita 26a de Aprilo, 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-05-29. Alirita 2015-10-11.
  3. Ankaŭ mestenco kaj mostrenco [mesTENko] kaj [mosTRENko], Vortaro de la RAE.
  4. Online Etymology Dictionary. etymonline.com. Alirita 21a de Majo 2015.

Bibliografio redakti

  • Bennett, Deb (1998). Conquerors : the roots of New World horsemanship (1st ed.). Solvang, Calif.: Amigo Publications. ISBN 0-9658533-0-6.
  • Budiansky, Stephen (1997). The nature of horses : exploring equine evolution, intelligence, and behavior. New York: Free Press. ISBN 9780684827681.
  • De Steiguer, J.Edward (2011). Wild Horses of the West: History and Politics of America's Mustangs. Tucson: University of Arizona Press. ISBN 9780816528264.
  • Dobie, Frank (1952). The Mustangs (paperback, 2005 ed.). Boston: Little, Brown and Company. ISBN 9780803266506.
  • Haines, Francis (Julio 1938). "The Northward Spread of Horses Among the Plains Indians" (PDF). American Anthropologist 40 (3): 429–437. Alirita la 13an de Junio, 2015.
  • Haines, Francis (Januaro 1938). "Where Did the Plains Indians Get Their Horses?" (PDF). American Anthropologist 40 (1): 112–117. Alirita la 19an de Majo, 2015.
  • McKnight, Tom L. (Oktobro 1959). "The Feral Horse in Anglo-America". Geographical Review 49 (4): 506–525. Alirita la 14an de Junio, 2015.
  • Mangum, A. J. (December 2010). "The Mustang Dilemma". Western Horseman: 70–80.
  • Nimmo, D. G. kaj Miller, K. K. (2007) Ecological and human dimensions of management of feral horses in Australia: A review. Wildlife Research, 34, 408–417
  • Roe, Frank Gilbert (1974) [1955]. The Indian and the Horse. Norman: University of Oklahoma Press.
  • Committee to Review the Bureau of Land Management Wild Horse and Burro Management Program, Board on Agriculture and Natural Resources, Division on Earth and Life Studies, National Research Council (2013). Using Science to Improve the BLM Wild Horse and Burro Program:: A Way Forward. National Academies Press. ISBN 9780309264976.

Eksteraj ligiloj redakti

"Iberian Origins Of New World Horse Breeds". Journal of Heredity. 2005-12-21. [1] Alirita la 11an de Oktobro 2015.