Mutualismo signifas en la ekologio reciproke utilajn, avantaĝajn rilatojn (simbiozon) inter divers-speciaj organismoj. Ĝi estas necesa minimume por unu pro normala funkciigo de vivprocezoj, vivtenado. Plej konata estas la rilato inter la jukao kaj jukatineo, kiam la tineo polenigas la planton kaj demetas la ovojn en la ovarion. La elkoviĝintaj larvoj nutras sin per la grajnoj, sed ne voras ĉiujn.

La mutualismo evoluas plej ofte inter tre diversaj specioj, ekz inter la nitrogenligaj bakterioj kaj la papiliofloraj plantoj aŭ inter la bovo kaj la celulozmalkombinaj celulozoj en ties stomako. Ankaŭ la rilato inter la planta radiko kaj kelkaj fungoj povas esti mutualismo (mikorizo).

La termitoj kaj la flagelaj unuĉeluloj en ties intesta sistemo estas obligata mutualismo: ili ne povas ekzisti unu sen la alia.

pluaj ekzemploj

La mutualismo estas malo al la parazitismo, ĉe kiu la interrilatoj estas avantaĝaj nur por unu partoprenanto, malavantaĝa por la alia.