La Muzeo Ashmolean troviĝas en Oksfordo, Anglio. Ĝi apartenas al la Universitato de Oksfordo kaj estis la unua universitata muzeo de la mondo. Ĝi malfermiĝis la 6-an de junio, 1683.

Muzeo Ashmolean
Ashmolean Museum
arta muzeo • universitata muzeo • muzeo
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Situo Oxford
Adreso Beaumont Street, Oxford OX1 2PH
Situanta sur Beaumont Street
Arkitekto(j) Charles Robert Cockerell • Rick Mather vd
Estiĝo 1683
Direktoro Alexander Sturgis • Christopher Brown
Koordinatoj 51° 45′ 20″ N, 1° 15′ 38″ U (mapo)51.75556-1.26056Koordinatoj: 51° 45′ 20″ N, 1° 15′ 38″ U (mapo)
Muzeo Ashmolean (Britio)
Muzeo Ashmolean (Britio)
DEC
Muzeo Ashmolean
Muzeo Ashmolean
Situo de Muzeo Ashmolean
Map
Muzeo Ashmolean
Parto de Universitato de Oksfordo • The Taylor Institute, The Ashmolean Museum, and 41 Beaumont Street • Gardens, Libraries and Museums of the University of Oxford vd
Retpaĝo https://www.ashmolean.org/
vdr
Ĉefa enirejo de la Muzeo

Ĝi estis desegnata de Kavaliro Christopher Wren kaj konstruata inter 1678 kaj 1683 kiel konservejo por la kolekto de kuriozaĵoj donacitaj al la Universitato de Oksfordo en 1677 de Elias Ashmole. La kolekto enhavas kuriozaĵojn kolektitajn de Ashmole mem kaj hereditajn de John Tradescant kaj lia filo ankaŭ nomita John. La kolekto inkludis antikvajn monerojn, librojn, gravuraĵojn, geologiajn kaj zoologiajn specimenojn – unu el ili estis la remburita korpo de la lasta dido iam vidita en Eŭropo. Bedaŭrinde en 1755 ĝia kondiĉo estis tiom malbona ke oni detruis ĝin esceptinte la kapon kaj unu ungon.

Nuntempe la malnova konstruaĵo estas la Muzeo de la Historio de Scienco kaj enhavas grandan kolekton de sciencaj instrumentoj donacita al la universitato de Lewis Evans, inkluzive la plej grandan kolekton en la mondo de astrolaboj.

La nuntempa konstruaĵo datiĝas de 1845. Ĝi desegniĝis de Charles Cockerill en klasika stilo kaj situas en strato Beaumont (Beaumont Street). La Taylorian Institute, la fako de modernaj lingvoj, uzas unu alon de la konstruaĵo. La muzeo mem enhavas la kolektojn de Elias Ashmole, patro kaj filo John Tradescant kaj grandegajn kolektojn de arkeologiajn specimenojn kaj belartaĵojn.

Ĝi posedas unu el la plej bonaj kolektoj de antaŭ-Rafaela arto.

Lastatempe oni multe modernigis la internon de la muzeo kaj ĝi nun havas restoracion kaj butikon. La biblioteko Sackler, malfermita en 2001 permesis la pligrandigon de la librokolekto, ĉefe per libroj pri la klasikaĵoj kaj antikva historio. La muzeo estas malfermita ĉiutage de 10:00 a.m. ĝis 5:00 p.m.[1]

Notoj redakti

  1. Ashmolean Museum. Arkivita el la originalo je 2023-03-04. Alirita 2023-03-06.

Vidu ankaŭ redakti