Muzeo Boijmans van Beuningen

Muzeo Boijmans Van Beuningen estas muzeo pri figura arto en Roterdamo. Ĝi enhavas kolektaĵojn pri malnova kaj modernaj pentro-arto, interalie multajn famaĵojn. La kolekto de desegnaĵoj estas tutmonde fama. Cetere la muzeo havas parkon kun skulptaĵoj.

Muzeo Boijmans van Beuningen
Enirejo
Enirejo
arta muzeo
Lando  Nederlando
Situo Roterdamo
Urbo Roterdamo
Adreso Museumpark 18
Poŝtkodo 3015CX
Situanta sur Museumpark • Museumpark
Arkitekto(j) Ad van der Steur • Alexander Bodon • Hubert-Jan Henket vd
Estiĝo 1849
Malfermo 1849
Direktoro Dirk Hannema • Sjarel Ex • Wim Beeren • Alphonsus Petrus Antonius Vorenkamp
Koordinatoj 51° 54′ 51″ N, 4° 28′ 23″ O (mapo)51.9141834.47308Koordinatoj: 51° 54′ 51″ N, 4° 28′ 23″ O (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Nederlando

Muzeo Boijmans van Beuningen (Nederlando)
Muzeo Boijmans van Beuningen (Nederlando)
DEC
Muzeo Boijmans van Beuningen
Muzeo Boijmans van Beuningen
Muzeo Boijmans van Beuningen

Geografia lokigo sur la mapo : Sud-Holando

Muzeo Boijmans van Beuningen (Sud-Holando)
Muzeo Boijmans van Beuningen (Sud-Holando)
DEC
Muzeo Boijmans van Beuningen
Muzeo Boijmans van Beuningen
Muzeo Boijmans van Beuningen
Map
Muzeo Boijmans van Beuningen
Kolektoj malnova kaj modernaj pentro-arto
Jaraj vizitantoj: 252 300 ()
Retpaĝo http://www.boijmans.nl
vdr

Historio redakti

La muzeo estiĝis danke al donaco de la roterdama kolektisto Frans Jacob Otto Boymans al la urbo en 1841. Ĝi estis malfermita en 1849 en la Schielandshuis. Okaze de incendio en 1864 perdiĝis parto de la kolekto, sed danke al donacoj ĝi etendiĝis denove. En 1935 la muzeo translokiĝis al nova konstruaĵo.

En 1958 oni aldonis la kolekton de Daniël George van Beuningen, krome desegnaĵoj kaj skulptaĵoj de Auspitz kaj Franz Koenigs, aĉetitaj de Van Beuningen en 1932 kaj 1941. Per tio la muzeo ricevis sian nuntempan nomon.

 
Screw Arch de Claes Oldenburg

Pligrandiĝoj de la muzeo okazis precipe en 1971 kaj 1990, kaj denove en 2003 kun grava rekonstruo de la domo. La muzeo disponas pri biblioteko, vendejo kaj restoracio.

Eksteraj ligiloj redakti