Muzeo Camille Claudel

muzeo en Francio

La Muzeo Camille Claudel (france Musée Camille-Claudel) estas skulptaĵa muzeo en la franca urbo Nogent-sur-Seine, 110 kilometrojn for de Parizo [1].

Muzeo Camille Claudel
arta muzeo Redakti la valoron en Wikidata
Lando Francio vd
Situo Nogent-sur-Seine
Estiĝo 2017
Malfermo 26-a de marto 2017
Koordinatoj 48° 29′ 39″ N, 3° 30′ 6″ O (mapo)48.4940277777783.5017777777778Koordinatoj: 48° 29′ 39″ N, 3° 30′ 6″ O (mapo)
Muzeo Camille Claudel (Francio)
Muzeo Camille Claudel (Francio)
DEC
Situo de Muzeo Camille Claudel
Map
Muzeo Camille Claudel
Jaraj vizitantoj: 25 207 (2019) Redakti la valoron en Wikidata
Retpaĝo http://www.museecamilleclaudel.fr
vdr
La muzeo elmontras plurajn formojn de Claudel-a La Waltz, 1889-1905

Historio

redakti

Fine de la 19-a kaj komenco de la 20-a jarcentoj, la urbo Nogent-sur-Seine, 110 kilometrojn sudokcidente de Parizo, estis konata kiel loko asociita kun pluraj skulptistoj [2][3][4]. Unue ĉi tie naskiĝis la skulptisto kaj instruisto Paul Dubois-Pigal (1829-1905), kiu trejnis tutan generacion de francaj skulptistoj. Due, lia amiko, la skulptisto Joseph Marius Ramus (1805-1888), loĝis ĉi tie. Estis ĉi tie ke Ramus rimarkis ke la knabo laboranta en sia ĝardeno kiel helpĝardenisto havas talenton por skulptaĵo. Komence, Ramus instruis lin mem, kaj poste li ricevis la konsenton de la urbestraron de Nogent-sur-Seine por doni al la junulo stipendion por daŭrigi liajn studojn, kaj sendis lin al Parizo al Dubois-Pigal. Tiel leviĝis la stelo de Alfred Boucher (1850-1934) sur la skulpta horizonto de Francio. Kaj Boucher siavice prenis kiel studenton Camille Claudel (1864-1943), kiu vivis en Nogent-sur-Seine ekde la aĝo de dek du jaroj, kiu poste iĝis eble la plej fama ina skulptisto de ŝia generacio, same kiel la koramiko de Auguste Rodin kaj lia muzo.

Alfred Boucher estis ne nur fama kaj sukcesa skulptisto, sed ankaŭ malavara filantropo. En Parizo, li konstruis falansteran komunumon por senhavaj artistoj: la faman " Abelujon ", kaj li mem ekloĝis en aneksaĵo en la korto. Ankaŭ, Boucher, mem hejmanto de la vilaĝo de Bouy-sur-Orven proksime de Nogent-sur-Seine, estis dankema al la urbo por la stipendio ĝis la fino de sia vivo. Tial, en 1902, Boucher, kune kun sia instruisto Dubois, donacis tutan muzeon al la urbo, kiu enhavis la verkojn de ambaŭ skulptistoj. Krome, la kolekto de la muzeo inkludis plurajn verkojn de Ramus, same kiel la studentojn de Boucher, inkluzive de Camille Claudel. Tiu muzeo estis konata kiel la Muzeo Dubois-Boucher [5].

En la 21-a jarcento, pro tio, ke la intereso pri klasika skulptaĵo ĉe la francoj malpliiĝis, kaj la intereso pri virina arto, male, kreskis, la urbestraro de Nogent-sur-Seine decidis radikale reformatigi la muzeon. Tiucele oni aĉetis la domon, en kiu siatempe vivis Camille Claudel kun ŝia familio, kaj ankaŭ kolekton de pli ol 40 ŝiaj verkoj. Rezulte, nova muzeo, ekipita per modernaj ekipaĵoj, malfermiĝis en 2017, kie en pli ol dek ĉambroj estas ekspoziciitaj la verkoj de Camille Claudel (la plej granda monda kolekto de verkoj de la skulptisto), sed estas loko ankaŭ por skulptaĵoj de Dubois, Ramus kaj Boucher [6].

Galerio

redakti

Referencoj

redakti
  1. . Sculptor Camille Claudel Finally Gets Her Own Museum (en-US) (2017-04-25). Alirita 2020-04-23 .
  2. Musée Camille Claudel -.
  3. Alberge, Dalya, "Overshadowed by Rodin, but his lover wins acclaim at last", The Guardian, 2017-02-25.
  4. "Musée Camille Claudel : ouverture en mars 2017 à Nogent-sur-Seine", 29 December 2016. Kontrolita 23 January 2017.
  5. History of the museum | Musée Camille Claudel. Alirita 2020-04-23 .
  6. Webster, Paul, "Fame at last for Rodin's lost muse", The Guardian, 2003-03-23.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti