Muzeo Joaquín Peinado

La Muzeo Joaquín Peinado estas kolekto centrita en la verko de la pentristo Joaquín Peinado, situanta en la Palaco de la Markizoj de Moktezumo de Arundo, Provinco Malago, Andaluzio, Hispanio. Ĝi montras la diversajn kreivajn etapojn de la pentristo tra 190 grafikaj verkoj, olepentraĵoj, akvareloj kaj enkaŭstikoj[1]. Ĝi estis konstruita komence de la 20a jarcento kaj tievideblas elementoj de baroka, hispan-islama kaj renesanca stiloj. Ĝi havas du kortojn kun toskaniaj kolonoj sur kiuj apogiĝas la balkonoj de la unua etaĝo. Unicaja investis pli ol 830.000 € en la Muzeo Peinado por rekuperi la instalaĵoj, kie troviĝas la verkoj de la arunda pentristo.

La muzeo organiziĝas en 7 salonoj, kie estas ekspoziciataj verkoj pri diversaj temoj:

  • Salono 1 Pejzaĝoj
  • Salono 2 Meksiko
  • Salono 3 Animaloj
  • Salono 4 Portretoj
  • Salono 5 Nudaĵoj kaj erotikaj
  • Salono 6 Kiĥoto
  • Salono 7 Mudeĥara

Notoj redakti

  1. Muzeo Joaquín Peinado. Arkivita el la originalo je 2009-04-18. Alirita 2014-05-11.

Eksteraj ligiloj redakti