Muzeo Kastelo Auerstedt

muzeo en Germanio

La Muzeo pri kaleŝoj (germane: Schloß Auerstedt mit Kutschenmuseum) troviĝas en la kastelo de Auerstedt, Dorfplatz nr 1.

Muzeo Kastelo Auerstedt
muzeo
Lando Germanio vd
Situo Bad Sulza
Adreso Schloßhof 6, 99518 Bad Sulza
Koordinatoj 51° 5′ 55″ N, 11° 35′ 23″ O (mapo)51.09861511.589796Koordinatoj: 51° 5′ 55″ N, 11° 35′ 23″ O (mapo)
Muzeo Kastelo Auerstedt (Germanio)
Muzeo Kastelo Auerstedt (Germanio)
DEC
Muzeo Kastelo Auerstedt
Muzeo Kastelo Auerstedt
Situo de Muzeo Kastelo Auerstedt
Map
Muzeo Kastelo Auerstedt
vdr
Kastelo Auerstedt

Historio redakti

La hodiaŭa Distrikto Weimarer Land ĉirkaŭanta la urbojn Weimar kaj Jena estis en aŭtuno de 1806 batalteritorio kontraŭ Napoleono Bonaparte. Lia trupoj venkis la prusojn kaj urboj respektive vilaĝoj kiel Apolda, Erfurto, Hassenhausen, Jena, Weimar aŭ Auerstedt servis kiel provizejoj de la francaj trupoj aŭ eĉ suferis batalojn. Kastelo Auerstedt per siaj muzeeroj memoras tion. La lernoknabo Carl Kodritsch rimis pri tiuj eventoj en 1840 tiel: So hat's seit vier und dreißig Jahren in unserem Orte siebenmal gebrannt. Ja, dieser Ort hat viel erfahren durch eines harten Schicksals Hand!"[1] Tiuj rimaĵoj estis parto de parolado nomita Giebelrede okaze de nova fintegmentado de la kastelo post la incendio de la 18-a de aprilo 1840.

Jardekojn antaŭ tiu ĉi evento, en la 14-a de oktobro 1806, la vilaĝo kaj ĝiaj medioj ankaŭ brulegis luktante kontraŭ Napoleono. Samtempe kiel en Jena trafis francoj prusajn soldatojn, aperinte sen ies atendo kaj en densa nebulo. Ĉirkaŭ 20000 viktimoj ambaŭparte nombritis ĝis la fino de la batalo en la meztagaj horoj. Oni forgesis uzi la helptaĉmentoj de generalo Kalckreuth kio tuj turnus la malvenkon en venkon (almenaŭ laŭ la teorioj de la milithistoriisto Carl von Clausewitz).

Kolektoj redakti

Unu el la ĉefkomandejoj de la francaj trupoj en Turingio troviĝis en la kastelo de Auerstedt, en kiun hodiaŭ invitas interesa muzeo ĉiujn historiemulojn. Post la venko duko August de Saksio-Gotha-Altenburg sendis fortimpresan kaleŝon al la venkinta batelestro Napoleono kiel signo de subiĝo. Tiu reprezenta droŝkego videblas same kiel pluraj aliaj veturiloj surloke en la iama remizo de la kastelo. Daŭre pruntedonis ĝin la fondaĵo Klassik Stiftung Weimar. Krome aliaj dokumentoj informas pri la tiaman tumultozan tempon.

Referencoj redakti

  1. Tradukite: Dum 34 jaroj nia vilaĝo brulis 7 fojojn. Jes ja, ĝi travivis multajn durajn sortobatojn.

Literaturo redakti

  • Sparkassen-Kulturstiftung Hessen-Thüringen (eld.): Kulturelle Entdeckungen. Thüringen. Band 3, 2010, ISBN 978-3-7954-2461-9, p. 29.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Informoj sur porturisma retpaĝaro. Arkivigite je 2014-10-19 per la retarkivo Wayback Machine