Muzeo Vasarely estas muzeo en la urbo Pécs, kiu kolektas la verkaron de Victor Vasarely. Vasareli donacis siajn plurajn verkojn al la urbo Pécs. La muzeo pri li ekfunkciis en 1976 en la domo, kie li naskiĝis supozeble. En la muzeo estas videblaj ankaŭ verkoj de aliaj adeptoj de la internacia geometria, kinetika, koncepta skolo.

La ekspozicio kondukas tra la tuta vivoverko de la artisto, kiun li mem dividis al periodoj laŭ tio, al kia travivaĵo aŭ natura medio ligiĝas la verkoj de la unuopaj periodoj. Sian fruan agadon inter (1930-1947) li nomis "misvojoj". En sia grafika arto li atribuis gravan rolon al la ritmo de blankaj kaj nigraj tonoj kaj al la ritmo de linioj.

Ekde 1930 ĝis sia morto en 1997 li vivis en Francio. Unuafoje en 1968 li donacis al la muzeo en Pécs kolektaĵon el serigrafiaĵoj. En la ekspozicio oni povas observi la elformiĝon de la optika arto ekde la dekoraciaj teksaĵoj, ekde la diversaj variantoj de la mondfama Zebro (1938.), tra la iompostioma abstraktiĝo de la kompleksa aŭ konstruisma impresvekado, ĝis la geometriaj konstruismaj nigraj-blankaj verkoj. Krom la verkoj de Vasarely estas videblaj karakterizaj dokumentoj de la internacia geometria, kinetika, koncepta skolo. Elstaraj ekzempleroj de tiu kolektaĵo estas la verkoj de Francois Morellet, Jean Gorin, Hans Arp, Günther Uecker, Nicolas Schöffer, Jesus Rafael Soto.