La Muzeo de Škoda Auto estas muzeo pri historio de la firmao Škoda Auto. Ĝi situas en la ĉeĥa urbo Mladá Boleslav.

Muzeo de Škoda Auto
ŠKODA Muzeum
muzeo de aŭtomobilo
Lando Ĉeĥio vd
Situo Mladá Boleslav
Estiĝo 1995
Koordinatoj 50° 25′ 8″ N, 14° 54′ 51″ O (mapo)50.4187819414.91412167Koordinatoj: 50° 25′ 8″ N, 14° 54′ 51″ O (mapo)
Muzeo de Škoda Auto (Ĉeĥio)
Muzeo de Škoda Auto (Ĉeĥio)
DEC
Muzeo de Škoda Auto
Muzeo de Škoda Auto
Situo de Muzeo de Škoda Auto
Map
Muzeo de Škoda Auto
Retpaĝo http://museum.skoda-auto.cz/
vdr

En la jaro 1995, la firmao Škoda festis la centjaran jubileon de sia fondo. Ĉe tiu okazaĵo la estraro decidis krei dignan komplekson por memorhistorio de la firmao. En la konstruaĵo de iama malnova metiejo estis enkomponita nova muzeo en loko de vigla civitana vivo, proksime de fervoja kaj aǔtobusa stacidomoj. Vere tio estas modela adaptaĵo de historia objekto kaj interkomuniko de nova kaj malnova arkitekturoj. Same estis ankaŭ emfazita tradicio kaj moderna stilo ĉe konstruaĵo de nova Klienta centro proksime de la muzeo mem.

En la muzeo oni trovas la plej malnovan motorciklon, el la jaro 1899, kaj la unuan aŭtomobilon, fama Voituretta, kun marko Laurin & Klement el la jaro 1905. Unu granda kaj du aliaj salonoj utilas por prestiĝaj kulturaj okazaĵoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fontoj redakti

  • Teksto disponeblas de Infocentro en Mladá Boleslav al Jindřiška Drahotová por esperantigo kaj enmeto Vikipedien, simile kiel ŝi esperantigis la oficialan retejon de la urbo