Muzeo de Arthistorio de Vieno

muzeo en Aŭstrio

La Muzeo de Arthistorio de Vieno (germane Kunsthistorisches Museum) estas unu de la plej gravaj muzeoj de belartoj kaj ornamartoj de la mondo. Ĝi havas sidejon en palaco de la Ringstraße, kronita per oklatera kupolo. La termino Kunsthistorisches Museum aplikeblas kaj al la institucio kaj al ties ĉefa konstruaĵo.

Muzeo de Arthistorio de Vieno
Wien Kunsthistorisches Museum.jpg

LandoAŭstrio
SituoVieno
- koordinatoj48° 12′ 14″ N, 16° 21′ 42″ O (mapo)48.20380216.361787Koordinatoj: 48° 12′ 14″ N, 16° 21′ 42″ O (mapo)


Map
Muzeo de Arthistorio de Vieno

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Kunsthistorisches Museum [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Ĉefa ŝtuparo de la Muzeo de Arthistorio de Vieno.
Detalo de la fasado.
Interno de la muzeo.

Ĝi inaŭguriĝis en 1891 samtempe kiel la Muzeo de Natura Historio (Naturhistorisches Museum) fare de la imperiestro Francisko Jozefo de Aŭstrio-Hungario. Ambaŭ muzeoj havas identajn eksterojn kaj estas unu antaŭ alia flanke de la Placo Maria-Terezia. Ambaŭ konstruaĵoj estis starigitaj inter 1872 kaj 1891 laŭ la planoj desegnitaj de Gottfried Semper kaj Karl Freiherr von Hasenauer.

Ambaŭ muzeoj de la Ringstraße estis menditaj de la imperiestro por havigi taŭgan hejmon por la enorma artokolekto de de la familio de Habsburgoj kaj fari ĝin alirebla al la granda publiko. La fasado konstruiĝis el sabloŝtono. Ĝi havas ortangulan planon kaj finas per kupolo 60 metrojn alta. Tiu estas kronita de kolosa statuo de Palas Atena. La interno de la konstruaĵo estas lukse ornamita per marmoro, ornamaĵoj el stuko, orfolioj kaj pentraĵoj, kio faras ĝin jam artaĵo mem.

Tiu muzeo estas hejmo de la plej bonkvalita kolekto de Rubens kaj de lia etoso, kun tiu de la Muzeo Prado, same kiel de variaj gravaj portretoj de Velázquez, kiuj estis senditaj de la reĝo Filipo la 4-a pro la parencaj ligiloj kiuj ekzistis inter ambaŭ kortegoj. La grupo de pentraĵoj de Pieter Bruegel la pliaĝa estas ĉirkaŭ unu triono de ties tuta enhavo.

BildaroRedakti

BibliografioRedakti

  • Monreal, L., Grandes Museos, vol. 2, Editorial Planeta, 1975. ISBN 84-320-0460-X (kompleta kolekto)

Eksteraj ligilojRedakti