Muzeo de Belartoj de Liono

muzeo en Francio

La Muzeo de Belartoj de Liono (france Musée des Beaux-Arts de Lyon) estas municipa muzeo de belartoj en Liono, Francio. Ĝi estas ĉe la Place des Terreaux, kaj estis hejmo de iama konvento de Benediktanoj kiu funkciis dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj. Ĝi estis restaŭrita inter 1988 kaj 1998, kaj estas malfermaj al vizitantoj ekde tiam spite la restaŭradon. Ĝiaj kolektoj gamas el antikvaĵoj de antikva Egipto ĝis Moderna arto, kio faras la muzeon unu el la plej gravaj en Eŭropo. Ĝi ankaŭ gastigantas gravajn artajn ekspoziciojn, por ekzemplo la ekspozicion de verkoj de Georges Braque kaj Henri Laurens en la dua duono de 2005, kaj alia pri la verkaro de Théodore Géricault el Aprilo ĝis Julio 2006. Ĝi estas unu el la plej grandaj artmuzeoj de Francio.

Muzeo de Belartoj de Liono
Muzeo de Belartoj de Liono
Muzeo de Belartoj de Liono
arta muzeo
Lando  Francio
Regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj
Situo Liono
Urbo Liono
Adreso 20, place des Terreaux
69001 Lyon
Poŝtkodo 69001
Situanta sur place des Terreaux
Estiĝo 1801
Malfermo 1801
Koordinatoj 45° 46′ 1″ N, 4° 50′ 1″ O (mapo)45.7668464.83363Koordinatoj: 45° 46′ 1″ N, 4° 50′ 1″ O (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Liono

Muzeo de Belartoj de Liono (Liono)
Muzeo de Belartoj de Liono (Liono)
DEC
Map
Muzeo de Belartoj de Liono
Jaraj vizitantoj: 333 835 (2016)
Retpaĝo https://www.mba-lyon.fr/
vdr

Kolektoj redakti

Pentraĵoj redakti

La pentrarta fako enhavas eŭropajn pentraĵojn de la 14-a ĝis mezo de la 20-a jarcento. Ili estas ordigitaj kronologie kaj laŭ ĉefaj skoloj en 35 ĉambroj. La kolekto konsistas el jeno:



Skulptaĵoj redakti

Plej granda parto de la kolekto estas ekspoziciita en du partoj: en teretaĝo estas mezepokaj kaj renesancaj skulptaĵoj, dum ĉe la abateja preĝejo estas skulptaĵoj el la 19-a kaj komenco de la 20-a jarcentoj. Inter tiuj estas verkoj de Auguste Rodin, Léon-Alexandre Delhomme, Emile Antoine Bourdelle, Aristide Maillol, James Pradier, kaj Antoine Etex.

Antikvaĵoj redakti

  • Objektoj de Antikva Egiptio estas klasitaj laŭ temoj: vivo post morto, dioj kaj ritoj, dikultoj, figuroj kaj disimboloj, faraono kaj ties servistoj, steleoj, ĉiutaga vivo, Egipto kaj grekoj kaj Egipto kaj romianoj. Krome estas objektoj de Mezoriento, de Antikva Grekio kaj de Antikva Romo. Inter diversaj artaĵoj menciendas eburo, emajloj, ceramiko, moneroj kaj grafikaj artoj.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti