Malfermi la ĉefan menuon

Museum der Weltkulturen

(Alidirektita el Muzeo de Mondo-Kulturoj)
La tri konstruaĵoj de la muzeo.

La Muzeo de Mondo-Kulturoj (germane Museum der Weltkulturen kaj Weltkulturenmuseum) estas etnologia muzeo en Frankfurto, Germanio. Ĝis 2001 ĝi estis nomata la Muzeo de Etnologio (Muzeo für Völkerkunde). Nuntempe oni ankaŭ disvastigas la muzeon sub la marko 'Weltkulturenmuseum'

La muzeo estis vastigita ekde 1973 kaj nun okupas tri apudajn konstruaĵojn sur la Schaumainkai n-roj 29 (la ĉefa konstruaĵo), 35 (la origina vilaĝo), kaj 37 ("Galerio 37"), kiuj estis akiritaj kaj/aŭ rekonstruitaj en la 1980-aj jaroj. La kolektoj konsistas el pli ol 65 000 objektoj de Oceanio, Aŭstralio, Sudorienta Azio, la Amerikoj, Afriko kaj Eŭropo[1]. Galerio 37 gastigas ekspoziciojn de nuntempaj artverkoj de barataj, afrikaj, oceaniaj kaj indoneziaj artistoj.

Vidu ankaŭRedakti

La Nationaal Museum van Wereldculturen (Nacia Muzeo de Mondaj Kulturoj, kiu estas kombinaĵo de kvar muzeoj) en Nederlando.

La Världskulturmuseet (Muzeo de Mondaj Kulturoj) en Gotenburgo, Svedio

La Weltmuseum Wien (Monda Muzeo Vieno) en Aŭstrio

Eksteraj ligilojRedakti

ReferencojRedakti