Muzeo de Sarnato

La Muzeo de Sarnato estas la plej malnova muzeo de la Arĥeologia Servo de Barato. Ĝi gastigas la trovaĵojn de la arĥeologia elfosejo de Sarnato. Sarnato troviĝas proksime al Varanasio, en la ŝtato Utar-Pradeŝo. La muzeo enhavas entute 6 832 skulptaĵojn kaj artefaktojn.[1]

Muzeo de Sarnato
hindie सारनाथ संग्रहालय
angle Sarnath Museum
Arĥeologia muzeo
Fronta vido de la muzeo
Fronta vido de la muzeo
Fronta vido de la muzeo
arkeologia muzeo [+]

Lando Barato
ŜtatoUtar-Pradeŝo

SituoSarnato (proksime al Varanasio)
- koordinatoj25° 22′ 46″ N, 83° 1′ 24″ O (mapo)25.37957414990683.023460140258Koordinatoj: 25° 22′ 46″ N, 83° 1′ 24″ O (mapo)

Estiĝo1910
Poŝtkodo221007 [+]

Muzeo de Sarnato (Utar-Pradeŝo)
Muzeo de Sarnato (Utar-Pradeŝo)
DEC
Muzeo de Sarnato
Muzeo de Sarnato
Lokigo de Utar-Pradeŝo en Barato

Map
Muzeo de Sarnato

Vikimedia Komunejo:  Sarnath Museum [+]
Retpaĝaro: www.sarnathmuseumasi.org
vdr

Historio redakti

Por konservi la antikvaĵojn trovitaj dum la elfosoj, la registaro decidis en 1904 konstrui arĥeologia muzeon apuda al la elfosejo de Sarnato. La muzeo estis starigita laŭ iniciato de s-ro John Marshall, la tiama direktoro-generalo pri arĥeologio en Hindio. La planojn por la muzeo preparis la s-ro James Ramson, la tiama konsulta arĥitekto ĉe la registaro de Hindio. La konstruaĵo kompletiĝis en 1910, kaj ekde tiam ekis gastigi, montri kaj studi la antikvaĵojn laŭ ilia ĝusta perspektivo.

Galerioj redakti

La muzeo enhavas kvin galeriojn kaj du verandojn montrantaj antikvaĵojn ekde la 3-a jarcento a.K.E. ĝis la 12-a jarcento n.e., kiuj estis trovitaj ĉe Sarnato.

 
Ena vido de la muzeo, kun la leona kapitelo de Aŝoko ĉe la centro kaj la Bala Bodhisattva maldekstre.

Sarnato produktis riĉan kolekton da skulptaĵoj, artefaktoj kaj konstruaĵoj, inkluzivante multenombrajn portretojn de Budho kaj bodisatvoj, kune kun aliaj antikvaj restaĵoj. Tre bonkvalitajn specimenojn pri budhisma arto kaj aliajn gravajn restaĵojn gastigas la muzeo.

Dum la ununura plej fama elmontraĵo de ĉi tiu muzeo estas certe la leona kapitelo de Aŝoko, la muzeo de Sarnato eĉ enhavas kolektadon de aliaj budhismaj artefaktoj. La gastoj povas, ekzemple, vidi skulptaĵon pri Budho de la 5-a jarcento. La Budho sidas kruc-krure, kun okuloj en profunda medito kaj estas montrata nimbo ĉirkaŭ sia kapo. Valoraj ankaŭ estas la multenombraj figuroj de la bodisatvoj.

Inter la ceteraj budhismaj restaĵoj, indas mencii starantan bodisatvo laŭ real-simila grandeco, delikatan bildon pri la bodhisatvo kun lotuso, kaj eĉ alia bronza skulptaĵo montranta la bodisatvon kun pluraj brakoj. La muzeo de Sarnato ankaŭ gastigas kolekton da figuroj kaj skulptaĵoj el la Maŭrja, Kuŝana kaj Gupta periodoj. Mirinda inter ili, estas la plej antikva bildo pri Budho trovita ĉe Sarnato, kaj multaj bildoj pri hinduaj Dioj datiĝantaj ekde la 9-a ĝis la 12-a jarcentoj.

La leona kapitelo de Aŝoko redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Leona kapitelo de Aŝoko.
 
La leona kapitelo de Aŝoko en la muzeo.

Tiu ĉi estas la fama originala grejso portetante la leonan kapitelon de Aŝoko, konservata ene de la muzeo de Sarnato, kiu estis originale starigita ĉirkaŭ 250 a.K.E. super Aŝoka kolono ĉe Sarnato. La vido de la angulo de kiu la foto en ĉi-paĝo estis fotita, sen la inversa sonorilo-simila lotusa floro, estis adoptita kiel nacia emblemo de Barato, montrante la ĉevalon maldekstre kaj la virbovon dekstre de la Aŝoka ĉakro en la ronda bazo sur kiu la kvar aziaj leonoj staras dorse-al-dorso. Sur la alia flanko videblas, anstataŭe, elefanto kaj leono. La rado «Aŝoka ĉakro» de ties bazo estas lokita je la centro de la nacia flago de Barato. La fragmentoj de la ŝtona darmorado, kiu estis unufoje super la leonoj, estas nun montritaj al vizitantoj proksime de la kapitelo.[2]

Ĉefaj kolektoj redakti

Referencoj redakti

  1. Singh, Binay, "A rich repertoire of glorious past [Riĉa repertuaro de glora pasinteco]", The Times of India, 26-a marto 2011. (angle) Arkivigite je 2013-01-26 per Archive.today Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-01-26. Alirita 2022-12-30.
  2. John Huntington. Understanding the 5th Century Buddhas of Sarnath: A Newly Identified Mudra and a New Comprehension of the Dharmachakra Mudra, Orientations, March 2009, p 84-93
  3. Paĝo 122: Pri la Masarh-a leono: «Ĉi tiu speciala ekzemplo de eksterlanda modelo ricevas plian subtenon de la viraj estroj de fremduloj de la urboj Patno kaj Sarnato, ĉar ili ankaŭ semdube pruvas, ke sekcio de la elito ĉe la Ganga baseno devenis de fremda origino. Tamen, kiel jam notite antaŭe, ĉi tio estas ekzemplo de la malfrua Maŭrja periodo, ĉar tio ne estas la tipo adoptita en iu ajn Aŝoka kolono. Ni do bildigas historian situacion en Hindio, en kiu la okcident-azia influo sur la Hinda arto estis sentita pli en la malfrua Maurja ol en la frua Maurja periodo. Kun la termino «okcidenta Azio» en tiu kunteksto ni celas diri Iranon kaj Afganion, kie la Sakoj kaj Palavoj havis siajn baz-kampadejojn por movadoj en orienten. La preludo al estontaj incuroj de la Hind-baktrianoj en Barato finfine komenciĝis dum la dua jarcento a.K.E.»; en Gupta, Swarajya Prakash. (1980) The Roots of Indian Art: A Detailed Study of the Formative Period of Indian Art and Architecture, Third and Second Centuries B.C., Mauryan and Late Mauryan (angle). B.R. Publishing Corporation, p. 88, 122. ISBN 978-0-391-02172-3..
  4. Laŭ la Guptoj, ĉi tiu estas ne-Hinda vizaĝo de fremdulo kun konusa ĉapelo: «Se ekzistas kelkaj vizaĝoj kiuj estas ne-Hindiaj, kiel ekzemple unu kapo de Sarnato kun konusa ĉapo (Baĥhofer, Vol. I, Pl. 13), ili ekzistas pro la ĉeesto de fremduloj, ilia kostumoj, gustoj, kaj ŝato por portret-arto, kaj ne pro iliaj art-stiloj.» en Gupta, Swarajya Prakash. (1980) The Roots of Indian Art: A Detailed Study of the Formative Period of Indian Art and Architecture, Third and Second Centuries B.C., Mauryan and Late Mauryan (angle). B.R. Publishing Corporation, p. 318. ISBN 978-0-391-02172-3.

Eksteraj ligoj redakti