Muzeo de Taksilo

La muzeo de Taksilo (urdue ٹیکسلا عجائب گھر, tiksla ajaaeb ghar; angle Taxila Archaeological Museum) situas ĉe Taksilo, en provinco Panĝabio de Pakistano. La muzeo gastigas gravan kaj ampleksan kolekton pri Gandara arto, kiu datiĝas ekde la 1-a ĝis la 7-a jarcentoj n.e. Plejparto de la objektoj en la kolekto estis elfositaj el la ruinoj de la antikva Taksilo.

Muzeo de Taksilo
panĝabe ٹیکسلا میوزیم
urdue ٹیکسلا عجائب گھر, angle Taxila Archaeological Museum
Arĥeologia muzeo
Fronta vido de la muzeo.
Fronta vido de la muzeo.
Fronta vido de la muzeo.
arta muzeo • arkeologia muzeo [+]

Landobordo Pakistano
ProvincoPanĝabio
Koordinatoj33° 44′ 47″ N, 72° 49′ 2″ O (mapo)33.746433272.8172326Koordinatoj: 33° 44′ 47″ N, 72° 49′ 2″ O (mapo)

Estiĝo1918
Administrado
- situoShahpur Rd, Bhir Mound City Walls (Taksilo, Rawalpindi, Panĝabio)

Speco de muzeoArĥeologia muzeo

Muzeo de Taksilo (Panĝabo)
Muzeo de Taksilo (Panĝabo)
DEC
Muzeo de Taksilo
Muzeo de Taksilo
Lokigo de Panĝabo en Pakistano
Situo en provinco Panĝabio de Pakistano.

Muzeo de Taksilo (Pakistano)
Muzeo de Taksilo (Pakistano)
DEC
Muzeo de Taksilo
Muzeo de Taksilo
Situo en Pakistano.

Map
Muzeo de Taksilo

Vikimedia Komunejo:  Taxila Museum [+]
Retpaĝaro: Oficiala retejo (nur angle)
vdr

La muzeo troviĝas ĉe Taksilo, kiu estas administrata de Rawalpindi. Tio ĉi estas surloka muzeo kaj ties kolekto temas precipe pri Gandara arto. La arĥeologiaj situoj de Taksilo datiĝas je 600‒700 a.n.e.

Multaj estas la historiaj situoj proksime de la muzeo, kiel ekzemple kelkaj antikvaj stupaoj kaj aliaj ruinoj.[1]

Historio redakti

 
Enirejo de la muzeo.

La konstruo de la muzeo ekis en 1918, kun ties fundamenta ŝtono metita fare de Lord Chelmsford, la tiama vicreĝo de Hindio. La konstruo konkludiĝis en 1928[1] kaj la s-ro Muhammad Habibullah, la tiama ministro pri edukado, malfermis la muzeon por la publiko. La s-ro John Marshall kiu estis retiriĝota de la posteno de Ĝenerala Direktoro de la arĥeologia servo de Barato en 1928 ne havis sufiĉan tempon por kompletigi sian originalan planon. La registaro de Pakistano aldonis la nordan galerion en 1998.

Kolekto kaj ekspozicioj redakti

Estas ĉ. 4000 vidindaĵoj en la kolektoj de la muzeo, inkluzive de artefaktoj el ŝtono, stuko, terakoto, arĝento, oro, fero kaj mez-valoraj ŝtonoj. La ekspozicio konsistas plejparte de objektoj de la periodo inter 600 a.n.e. kaj 500 n.e. La budhisma, hindua kaj ĝajna religioj estas bone reprezentitaj per ĉi tiuj objektoj, eltrovitaj en tri antikvaj urboj kaj en pli ol du dekduoj da budhismaj stupaoj kaj monaĥejoj kaj grekaj temploj de la regiono.

Gandara arto redakti

La muzeo de Taksilo havas unu el la plej gravaj kaj ampleksaj kolektoj de budhismaj skulptaĵoj el ŝtono en Pakistano, kiuj datiĝas ekde la 1-a ĝis la 7-a jarcentoj. La kerno de la kolekto devenas de la elfosaĵoj ĉe la Taksila valo, precipe la elfosaĵoj de s-ro John Marshall. Aliaj objektoj devenas de elfosaĵoj faritaj aliloke en Gandaro, de donacoj (ekz., el la kolekto Rami Das), aŭ de materialoj konfiskitaj de la polico kaj aliaj aŭtoritatoj. La tuta kolekto enhavas pli ol 1400 objektojn kaj 409 estis videblaj por la publiko.[2]

Numismatiko redakti

La muzeo estas sursitua muzeo kaj servas kiel deponejo por plimulto de la numismatika materialo trovita dum la arĥeologiaj laboroj de Taksilo. La elfosadoj ekis en 1917 sub la direkto de John Marshall, la tiama direktoro de la arĥeologia servo de Barato, kaj daŭris ĝis 1934. Ekde tiam, la arĥeologiaj laboroj daŭris kaj ankoraŭ daŭras ĝis hodiaŭ. La muzeo enhavas grandan kolekton de moneroj ekde la periodo de la Hindo-grekoj ĝis la lastaj Kuŝanoj. Kelkaj de ĉi tiuj moneroj jam aperis en la originalaj raportoj de Marshall[3] pri la elfosadoj; nuntempa projekto klopodas igis la tutan kolekton alirebla por la publiko.[4]

Bildgalerio redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Muzeo de Taksilo (angle).
  2. Khan, 2005
  3. Marshall, 1951
  4. Khan, 2007; Khan, 2008; Khan, 2009

Literaturo redakti

  • Khan, G R (2007) «Kanishka Coins from Taxila» (angle) en Gandharan Studies Vol.1: 119ff
  • Khan, G R (2008) «Gold Coins in the Cabinet of Taxila Museum, Taxila» (angle) en Gandharan Studies Vol.2: 39-61
  • Khan, G R (2009) «Huvishka Coins from Taxila» (angle), Gandharan Studies, Vol. 3, Peŝavaro, paĝoj: 75–125.
  • Khan, G R (2010) «Copper Coins of Vasudeva and His Successors from Taxila» (angle), Gandharan Studies Vol. 4, Peŝavaro, paĝoj: 139–261.
  • Khan, M A (2005) «A Catalogue of the Gandhara Stone Sculptures in the Taxila Museum», 2 volumoj
  • Marshall, J H (1951) «Taxila: An Illustrated Account of Archaeological Excavations Carried out at Taxila under the Orders of the Government of India between the years 1917 and 1934» (angle). 3 volumoj. Cambridge University Press.
  • Marshall, S.J. (2007) «A Guide to Taxila» (angle), Karaĉio, 2007 (re-eldonita).
  • Walsh, E.H.C. (1939) «Punch – Marked Coins from Taxila, Memoirs of the Archaeological Survey of India» (angle), numero: 59, Delhio.
  • sohaib Afzal, (2017)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti