Muzeo de la Dua Mondmilito en Gdańsk

Muzeo de la Dua Mondmilito en Gdańsk (pole Muzeum II Wojny Światowej w Gdańsku (MIIWŚ)) estas ŝtata institucio pri kulturo iniciatita en 2008. La konstanta ekspozicio estis malfermita la 23-an de marto 2017.

Muzeo de la Dua Mondmilito en Gdańsk
milita muzeo [+]

LandoPollando
ProvincoPomeria provinco

SituoGdańsk
- koordinatoj54° 21′ 21″ N, 18° 39′ 38″ O (mapo)54.3558333318.66055556Koordinatoj: 54° 21′ 21″ N, 18° 39′ 38″ O (mapo)
HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]

Muzeo de la Dua Mondmilito en Gdańsk (Pomerio)
Muzeo de la Dua Mondmilito en Gdańsk (Pomerio)
DEC
Muzeo de la Dua Mondmilito en Gdańsk
Muzeo de la Dua Mondmilito en Gdańsk

Muzeo de la Dua Mondmilito en Gdańsk (Pollando)
Muzeo de la Dua Mondmilito en Gdańsk (Pollando)
DEC
Muzeo de la Dua Mondmilito en Gdańsk
Muzeo de la Dua Mondmilito en Gdańsk
Map
Muzeo de la Dua Mondmilito en Gdańsk

Vikimedia Komunejo:  Museum of Second World War in Gdańsk [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La muzeo

Celoj kaj agado redakti

La muzeo celas popularigi scion pri la Dua Mondmilito kaj konservi memoron pri ties viktimoj kaj herooj; devas esti moderna objekto same pri la formo, kaj ekspozicia, eduka kaj esplora agado. Oni atendas, ke la muzeo promocios Pollandon, kiel la landon de valoroj kaj civitanaj sintenoj, realigante programon de la reciproka proksimiĝo de la homoj. La institucio disvolvas agadon forme de la ĉefekspozicio, portempaj ekspozicioj, kaj edukaj, eldonaj kaj scienc-esploraj entreprenoj.

Historio redakti

Novembre 2008 ministro pri kulturo kaj nacia heredo Bogdan Zdrojewski el la registaro de Donald Tusk alinomis ŝtatan institucion de kulturo Westerplatte-Muzeon al la Muzeo de la Dua Mondmilito en Gdańsk. Aprile 2016 nova ministro en la registaro de Beata Szydło profesoro Piotr Gliński informis pri planata kuniĝo de la Muzeo de la Dua Mondmilito kun la Muzeo de Westerplatte kaj de la Milito 1939 (en organizado), kreita en 2015. Al tiu ĉi decido kontribuis menditaj de la ministerio recenzoj pri la Ĉefa Ekspozicio, kies aŭtoroj estis Jan Żaryn, Piotr Semka kaj Piotr Niwiński. La recenzoj montriĝis malfavoraj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti