Muzeo de la Kantabra Maro

La Muzeo de la Kantabra Maro (hispane Museo Marítimo del Cantábrico) estas muzeo pri mara scienco kaj etnografio de fiŝkaptado, ĉefe en la Kantabra Maro. Ĝi estas en Santandero, la ĉefurbo de Kantabrio (norda Hispanio), ĉe la bordo de la Golfo de Santandero.

Enirejo de la muzeo.

Historio redakti

En 1886 oni kreis en Santandero la lokon je nomo Mara Stacio pri Eksperimenta Zoologio kaj Botaniko, kio estis lulilo de la nuna muzeo. En 1948 oni kreis muzeon je nomo Muzeo de la Reĝa Ŝipkonstruejo de Guarnizo. Oni konstruis la nunan muzeon inter 1976 kaj 1976 kaj oni inaŭguris ĝin en 1981.

Konstruaĵo redakti

La muzeo kaj ties akvario estas verkoj de la arĥitekturistoj Vicente Roig Forner kaj Ángel Hernández Morales. La muzeo konsistas el du konstruaĵoj el armita betono. La originala konstruaĵo havis interkonektan ponteton, sed ĝi malaperis en konstrua modifo okazinta inter 1999 kaj 2003, laŭ projekto de arĥitekturisto José María Páez. Ĝi havas tri etaĝojn, kiuj estas konektitaj de centra korto. De 1999, estas ankoraŭ plia nova ejo apud la originalaj du konstruaĵoj. Tial, la ena areo estis originale 2200 m² sed modifite ĝi iĝis 8500 m².

Kolekto redakti

La muzeo konsistas el kvar sekcioj:

  • Vivo en la maro (mara biologio)
  • Homoj kaj lokoj de fiŝkaptado (etnografio de fiŝkaptado)
  • Kantabra Maro kaj maro en historio (historio pri maro)
  • Teĥnika avangardo en maro (mara teĥniko)