Muzeo kaj artgalerio de Derby

La muzeo kaj artgalerio de Derby (angle Derby Museum and Art Gallery) estas la ĉefa muzeo de la angla urbo Derby. Ĝi troviĝas en konstruaĵo donita al Derby de Michael Thomas Bass.

Muzeo kaj artgalerio de Derby
Derby Museum and Art Gallery
Nova konstruaĵo el 1964
Nova konstruaĵo el 1964
arta muzeo • milita muzeo • loka muzeo • independent museum
Lando Anglio
Regiono Derbyshire
Situo City of Derby
Urbo Derby
Adreso The Strand, Derby, DE1 1BS
Posedanto Derby City Council vd
Arkitekto(j) Richard Knill Freeman
Estiĝo 1879
Malfermo 1879
Koordinatoj 52° 55′ 20″ N, 1° 28′ 46″ U (mapo)52.92225-1.4795Koordinatoj: 52° 55′ 20″ N, 1° 28′ 46″ U (mapo)
Muzeo kaj artgalerio de Derby (Anglio)
Muzeo kaj artgalerio de Derby (Anglio)
DEC
Muzeo kaj artgalerio de Derby
Muzeo kaj artgalerio de Derby
Situo de Muzeo kaj artgalerio de Derby
Map
Muzeo kaj artgalerio de Derby
Parto de Derby Museums vd
Retpaĝo https://www.derbymuseums.org/museum-and-art-gallery/
vdr

La muzeo kaj artgalerio proponas gravan kolekton de pentraĵoj fare de la 18-a jarcenta pentristo Joseph Wright of Derby, plejparte poseditaj de la Derby-municipo. Ankaŭ videblas granda kolekto da porcelenaĵoj el Derby kaj el la ĉirkaŭa regiono. Aliaj ekspoziciaĵoj rilatas al arkeologio, natura historio, geologio kaj milito.

Wright of Derby redakti

En 2011, Konsilio de Urbo Derby anoncis, ke ĝi estas uzonta Joseph Wright of Derby por marki la urbon de Derby. Samtempe, la Muzeo anoncis ke ĝi estas "unuiganta la fortojn" kun Vikipedio por plibonigi la kvaliton de ĝiaj informoj.[1][2] En februaro 2011 la "muzeoj, bibliotekoj kaj Konsiliaj arĥivoj" (MLA) anoncis ke ili aljuĝis specifan statuson al Muzeo kaj artgalerio de Derby por ĝiaj nacie signifaj posedaĵoj de pentraĵoj kaj desegnoj faritaj de Joseph Wright.[3]

Aliaj artistoj redakti

Krom la kolekto de Wright estas ankaŭ verkoj faritaj de William Frederick Austin, Ernest Ellis Clark, Harold Gresley, Alfred John Keene, George Bailey, Georg Holtzendorff, David Payne, George Turner, William Wood, Ernest Townsend, George Francis Yarnell, Samuel Rayner kaj Louise Rayner.[4]

Ĉambro de Bonnie Prince Charlie redakti

Repliko de la ĉambro en Derby kie Charles Edward Stuart (kromnomita Bonnie Prince Charlie) okazigis sian "konsilion de milito" en 1745, dum sia vojiro suden por kapti la britan kronon. La paneloj estas el la originala Exeter House, kiu estis malkonstruita en 1854. Dum la malkonstruado, la paneloj estis aĉetitaj por la muzeo, kiu tiam ricevis rilatajn objektojn kiel donacojn. Reĝino Viktoria eĉ sendis originalan leteron de Bonnie Prince Charlie el sia propra kolekto.[5]

Referencoj redakti

  1. Green, Kirsty, "City curators unveil hidden treasures to website Wikipedia", 15 January 2011.
  2. Derby Museums and Wikipedia Join Forces to Improve Content. Derby.gov.uk (20 January 2011). Arkivita el la originalo je 2011-06-16. Alirita 2011-06-22. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-16. Alirita 2011-06-22.
  3. MLA.gov.uk. Arkivita el la originalo je 2011-02-21. Alirita 2011-06-22.
  4. Allard, Sarah; Nicola Rippon. (2003) Goodey's Derby. Breedon Books, p. 157. ISBN 1 85983 379 9.
  5. Architecture treasure - Exeter House Panelling Arkivigite je 2011-09-27 per la retarkivo UK Government Web Archive Derby Museum and Art Gallery

Eksteraj ligiloj redakti