Muzeo pri Historio de Armenio

La Historia Muzeo de Armenio estas muzeo en Armenio kun fakoj pri Arkeologio, Numismatiko, Etnografio, Moderna Historio kaj Restarigo. Ĝi havas nacian kolekton de 400 000 objektoj kaj estis fondita en 1920. 35% de la ĉefa kolekto konsistas el arkeologiaj aferoj, 8% de la kolekto konsistas el etnografiaj objektoj, numismatikaĵoj 45%, 12% de la kolekto konsistas el dokumentoj. Ĝi estas rigardata kiel la nacia muzeo de Armenio kaj situas sur la Placo de la Resppubliko en Erevano. La ŝtato finance subtenas la muzeon kaj posedas kaj la kolekton kaj la konstruaĵon[1]. La muzeo efektivigas konservadajn kaj restaŭrajn laborojn kaj publikigas verkojn pri armena arkitekturo, arkeologio, etnografio kaj historio. Ili ankaŭ publikigis serion de raportoj pri arkeologiaj elfoslaboroj ekde 1948. La muzeo efektivigas ankaŭ edukajn kaj sciencajn programojn pri armena historio kaj kulturo.

Muzeo pri Historio de Armenio
muzeo
muzeo [+]

LandoArmenio

SituoErevano
- koordinatoj40° 10′ 43″ N, 44° 30′ 51″ O (mapo)40.178744.5142Koordinatoj: 40° 10′ 43″ N, 44° 30′ 51″ O (mapo)

Estiĝo1920

Vizitantoj106 900 (2019)
Poŝtkodo010 [+]

Muzeo pri Historio de Armenio (Armenio)
Muzeo pri Historio de Armenio (Armenio)
DEC
Map
Muzeo pri Historio de Armenio

Vikimedia Komunejo:  National History Museum of Armenia [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Konstruaĵo de la Muzeo pri Historio kaj la Nacia Galerio.

Referencoj redakti

  1. Archived copy. Arkivita el la originalo je 2015-03-29. Alirita 2015-05-11.