Muzeo pri Historio de Polaj Judoj

muzeo fondita en 2005 en Varsovio

La Muzeo pri Historio de Polaj Judoj (pole Muzeum Historii Żydów Polskich) estas muzeo estanta mezurbe de Varsovio kaj dokumentanta plurjarcentan historion de judoj en Pollando. Ĝi troviĝas rekte ĉe la Strato de Ludoviko Zamenhof en Varsovio.

Muzeo pri Historio de Polaj Judoj
Muzeum Historii Żydów Polskich
Juda muzeo • muzea konstruaĵo
Lando Pollando vd
Situo Varsovio
Adreso Mordechaja Anielewicza ul. 6
Situanta sur Mordechaja Anielewicza Street
Konstrustilo(j) postmoderna arkitekturo vd
Arkitekto(j) Rainer Mahlamäki • Ilmari Lahdelma vd
Estiĝo 2005
Direktoro Dariusz Stola • Andrzej Cudak • Jerzy Halbersztadt
Koordinatoj 52° 14′ 58″ N, 20° 59′ 35″ O (mapo)52.24944444444420.993055555556Koordinatoj: 52° 14′ 58″ N, 20° 59′ 35″ O (mapo)
Muzeo pri Historio de Polaj Judoj (Varsovio)
Muzeo pri Historio de Polaj Judoj (Varsovio)
DEC
Muzeo pri Historio de Polaj Judoj
Muzeo pri Historio de Polaj Judoj
Situo de Muzeo pri Historio de Polaj Judoj
Map
Muzeo pri Historio de Polaj Judoj
Jaraj vizitantoj: {{{vizitantoj}}}
Retpaĝo https://www.polin.pl/en
vdr

La muzeo situas en konstruaĵo starigata en la jaroj 2009–2013 laŭ projekto de finnaj arkitektoj sub gvido de Rainer Mahlamäki, kiu ricevis la unuan premion en solvita en 2005 internacia arkitekta konkurso. Ĝi komencis agadon en nova sidejo aprile 2013, kaj la ĉefa ekspozicio estis malfermita oktobre 2014. La muzeon iniciatis Asocio de Juda Historia Instituto en Pollando (SŻIH) kaj ĝi agas danke de monhelpo transdonata de la pola registaro (Ministerio pri Kulturo kaj Nacia Heredaĵo), teritoria aŭtonomio (ĉefurbo Varsovio) kaj Ne-registara organizaĵo, kiu kolektis rimedojn de donacintoj el Pollando kaj eksterlande (SŻIH).

La 28-an de oktobro 2014 prezidentoj de Pollando kaj Israelo malfermis la ĉefekspozicion, kiu konsistas el 8 galerioj, kie prezentiĝas 1000-jara historio de la polaj judoj.

La muzeo realigas du funkciojn: de tradicia muzeo kaj kultur-eduka centro. Diference de Jad Vaŝem en Jerusalemo aŭ United States Holocaust Memorial Museum en Vaŝingtono ĝi ne koncentriĝas pri la dua mondmilito kaj holokaŭsto, sed priskribas kontribuon de judoj al la pola kulturo, scienco kaj ekonomio. Ĝi prezentas ilian historion ekde alveno en ĉ. 960 sur la polan teritorion de la unuaj judaj komercistoj kaj komencojn de juda setlado sur areo de la antaŭa Unua Respubliko (t.e. ankaŭ sur la nuna teritorio de Litovio, Belorusio, Ukrainio kaj okcidenta parto de Rusio) ĝis la nuntempa historio de la juda socio en la Tria Pola Respubliko.

Septembre 2014 la muzeo aldonis al sia nomo la vorton „Polin” („Pollando” en la hebrea lingvo), aludante al legendo pri apero de la unuaj judoj sur la polaj teritorioj.

Historio redakti

Koncepto kaj kreo de la muzeo

La koncepto pri konstruo naskiĝis en 1993. En 1995 la urbo transdonis areon en kvartalo Muranów. La muzeo fondiĝis la 25-an de januaro 2005. Konstru-Komitaton de Muzeo eniris interalie: Władysław Bartoszewski, Włodzimierz Cimoszewicz, Marek Edelman, Bronisław Geremek kaj Andrzej Wajda. Patrono pri la kreado iĝis prezidento Aleksander Kwaśniewski kaj fronte de Internacia honora Komitato staris Ŝimon Peres.

Agado "Jonkviloj" redakti

Aprile 2013, dum la 70-a datreveno de la Ribelo en varsovia geto la Muzeo inaŭguris socian-edukan agadon „Żonkile” (Jonkviloj). Ĝin partoprenis 500 volontuloj. Ĝia celo estas rememorigo al Varsovianoj, gastoj el eksterlando kaj loĝantoj de aliaj polaj urboj pri herooj de la ribelo. Volontuloj disdonas al preterpasantoj paperajn jonkvilojn – la florojn, kiuj Marek Edelman, unu el gvidantoj de la ribelo, metis sur memorlokoj ligitaj kun ekstermo de judoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti