Muzeo pri Teksaĵ- kaj Vestaĵindustrio en Budapeŝto

La Muzeo pri Teksaĵ- kaj Vestaĵindustrio funkcias en la eksa sidejo de unu el la plej malnovaj entreprenoj de la teksaĵa industrio, en la centra konstruaĵo de la firmao Goldberger, fondita en 1784. La domo estas pli ol 200 jaraĝa. La teretaĝo servis kiel blupresanta fabriko, la familio Goldberger loĝis en la unua etaĝo. La fabriko daŭre kreskis dum kvar generacioj kaj ĝiaj presitaj teksaĵoj estis vendataj en la enlanda markato kaj merkatoj de ceteraj landoj de Eŭropo ĝis la alŝtatigo de la firmao post la dua mondmilito.

Muzeo pri Teksaĵ- kaj Vestaĵindustrio en Budapeŝto
muzeo
Lando Hungario vd
Situo Óbuda
Adreso Lajos utca 136-138.
Poŝtkodo 1036
Situanta sur Lajos utca
Koordinatoj 47° 32′ 9″ N, 19° 2′ 36″ O (mapo)47.53583333333319.043333333333Koordinatoj: 47° 32′ 9″ N, 19° 2′ 36″ O (mapo)
Muzeo pri Teksaĵ- kaj Vestaĵindustrio en Budapeŝto (Budapeŝto)
Muzeo pri Teksaĵ- kaj Vestaĵindustrio en Budapeŝto (Budapeŝto)
DEC
Muzeo pri Teksaĵ- kaj Vestaĵindustrio en Budapeŝto
Muzeo pri Teksaĵ- kaj Vestaĵindustrio en Budapeŝto
Situo de Muzeo pri Teksaĵ- kaj Vestaĵindustrio en Budapeŝto
Map
Muzeo pri Teksaĵ- kaj Vestaĵindustrio en Budapeŝto
Parto de Óbuda Museum vd
Retpaĝo http://www.textilmuzeum.hu/
vdr
Trikmaŝino el la 19-a jarcento en la Muzeo, originata el la iama hungara fabriko "Kokron"

La unuaj objektoj de la muzeo estis kolektataj por unu el metiekspozicioj en la 60-aj jaroj. La Muzeo estis fondita en 1975 kaj de tiam daŭre oni serĉadas kaj deponas tie la objektojn pri teksaĵindustrio.

La unua konstruaĵo de la muzeo kun vizitebla ekspozicio estis malfermita en 1986, sed en 1991 la posedanto vendis la konstruaĵon, kaj la ekspozicio estis fermita.

En 1992 iĝis ebla la relanĉo de la muzeo. Por lokigi la ekspozicion en nova konstruaĵo kaj funkciigi la muzeon tiam estis fondita aparta Fondaĵo pri Industria Historio de Teksaĵoj kaj Teksaĵvestaĵoj. La Fondaĵo aĉetis la antaŭan domojn de la familio Goldberger de la bankrotinta firmao Budaprint, kaj laŭ muzeaj kaj artkonstruaj vidpunktoj renovigis ilin. La renovigo daŭris ses jarojn kaj estis finacita parte per la kapitalo de la Fondaĵo, parte per mono, gajnita en diversaj konkursoj.

La Muzeo malfermiĝis por la publiko en 1999. En la preta konstruaĵ-parto estas vizitebla kvar konstantaj ekspozicioj kaj estas eblo ankaŭ por aranĝado de porokazaj ekspozicioj. La kvar konstantaj ekspozicioj estas la sekvaj:

  • relikvoj pri la familio Goldberger;
  • diversaj malnovaj teksaj maŝinoj de la pantoflo-fabriko de la urbeto Tamási por farado de trikataj pantofloj, kaj unu trikmaŝino el la 19-a jarcento, farita ĉefe el ligno laŭ la principo de la origina konstruo el 1589 de William Lee, inventinto de la trikmaŝino;
  • modeloj de diversaj teksaj maŝinoj;
  • historio de presado de drapoj.

Eksteraj ligiloj redakti