Malfermi la ĉefan menuon

Muzeo pri muzikinstrumentoj (Lepsiko)

Orientgermana poŝtmarko de 1979 montranta historian kornon

La Muzeo pri muzikinstrumentoj en Lepsiko, Germanio, troviĝas ene de la Muzeoj Grassi estante sub la ŝirmo de la Universitato de Lepsiko.

PriskriboRedakti

Ene de la Muzeoj Grassi videblas la pli granda kaj pli riĉa kolekto de muzikinstrumentoj de tuta Germanio. La kronologie farita ekspozicio permesas enrigardojn interesajn en la mondon de muzikinstrumentoj kaj ludadmanieroj. La plej gravaj muzikhistoriaj kaj instrumentokonstruaj epokoj skizatas en 12 ampleksaj ĉapitroj:

  • Renaskiĝo: Fremdaj kantoj kaj bonaj germanaj kantoj
  • Heinrich Schütz: La deziro je harmonia ordo
  • Bartolomeo Cristofori: Instrumentofaristoj ĉe la kortego de la Medici-klano
  • Johann Sebastian Bach: Director chori musici
  • Altvaloraj manuskriptoj (germane: Zimelien)
  • Muziko ĉ. la jaro 1800: Profesiaĵoj kaj amatoraĵoj
  • Stein kaj Streicher: Kvar generacioj da peno kaj diligenteco
  • Romantiko: Sentoj disfluintoj je amo
  • Saksio: La muzika grandliveranto
  • Mekanikaj instrumentoj: Pasas kio ĉiam laŭte sonegas
  • Modernismo: Tempoj ekscitaj - tempo de moviĝoj
  • Nova renesanco: Rememoro de malnova muziko

Danke al la moderna tekniko oni mem povas revivigi la muzikon de pasintaj jarcentoj krome. Homoj kiuj preferas ĝui muzikon rektan havas je dispono riĉajn ofertojn de rondgvidadoj, koncertoj, filmprojekcioj kun akompananta kineja orgeno ktp. En la sona laboratorio alloge pretas multaj instrumentoj el la tuta mondo esti tuŝitaj kaj luditaj. Specialaj ofertoj por infanoj, sed ankaŭ por (duon)fakuloj - fakbiblioteko, seminarioj, prelegoj - kompletigas la programaron dum la tuta jaro.

HistorioRedakti

Komenciĝas la historio de la muzeo en 1886, kiam la nederlanda muzikeldonisto kaj instrumentokolektisto fanatika Paul de Wit (1852-1925) malfermis sian muzikhistorian muzeon en la Bose-domo apud la Kirko Sankta Tomaso. Estis lia revo krei lokon por prezenti, kaj per elmontrita instrumentoj kaj per muzikfarado regula, la historion de muziko. Komercaj kialoj kaj eble ankaŭ spacomanko igis tamen, ke li vendis la kolektojn al la kolonja paperfabrikanto Wilhelm Heyer. Nur en 1926 la Universitato de Lepsiko povis akiri - ne sen grandanima mondonaco de Henri Hinrichsen - tiun ĉi kolekton, kiu intertempe ankoraŭ pligrandiĝis. En la 30.5.1929 nova muzeo inaŭguritis, jam ene de la tiam nove konstruitaj Muzeoj Grassi. Estante parto de la universitato ĝi ekde tiam servis ankaŭ al la scienca esplorado kaj reserĉado.

FontoRedakti

Die Suche nach dem vollkommenen Klang, faldfolio de la muzeo

LiteraturoRedakti

  • Eszter Fontana, Birgit Heise: Für Aug’ und Ohren gleich erfreulich. Musikinstrumente aus fünf Jahrhunderten. Hrsg. vom Musikinstrumenten-Museum der Universität Leipzig, Fotografien von Janos Stekovics, Halle/Saale 1998
  • Helmut Zeraschi: Geschichte des Museums. (Schriftenreihe des Musikinstrumenten-Museums der Karl-Marx-Universität, Heft 2), Leipzig 1977

Eksteraj ligilojRedakti