Schott AG estas entrepreno el Germanio kiu produktas varojn el vitro. Pri ĝi dependas la Muzeo pri vitro (germane: Glasmuseum, Schott-Villa) kiu troviĝas en Jena, Otto-Schott-Straße nr 13.

Schott AG
negocoorganizaĵo vd
Dum 1884 - nekonata/nuntempe
Jura formo Aktiengesellschaft
Fondintoj Otto Schott vd
Sidejo Majenco
Lando Germanio
Posedata de Carl-Zeiss-Stiftung vd
TTT Oficiala retejo
vdr
SCHOTT AG, Mainz
Vitraĵoj teknikaj el la domo Schott.

Priskribo redakti

SCHOTT estas nuntempe internacia teknologia konzerno kun sidejo en Mainz. Ĝia lulilo estis la ateliero Glastechnisches Laboratorium, la posta Jenaer Glaswerk, kiun fondis Otto Schott en la jaro 1884-a en Jena. Ekde aŭtuno 2000 troviĝas en la plej malnova konstruaĵo de sur la entreprena areo (Tonhafenstube) moderna muzeo.

Kolektoj redakti

Oni rakontas atentokaptantan historion produktan kaj teknologian: la teknikistoj de la entrepreno ŝajne ĉiam bone primajstris la novajn defiojn.Specialaj aŭdaj gvidiloj ebligas individuajn vojaĝojn tra la Schott-historio, disde la komencoj ĝis la estontaj planoj.

La apuda monumentprotektika konstruaĵo Schott-vilao publike alireblas ekde 2001. En tiu en 1890 starigita konstruaĵo prezentatas ankaŭ la vivo de Otto Schott. La ekspozicio forkondukas onin al la lerno de la interesa firmao-historio, kiun karakterizas ankaŭ dividoj, reŭnuiĝoj, internaciiĝo kiel pinta entrepreno.

Nedaŭraj ekspozicioj dediĉas sin al temoj koncernantaj la familion respektive la entreprenon: ekz. firmaohistorio, artaĵoj en la tradicio de la kolektointeresoj de Otto Schott, vitro-prilaborado ĝenerale.

Literaturo redakti

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 106

Eksteraj ligiloj redakti