Muzeoj Grassi

muzeo en Germanio

Muzeoj Grassi (germane: Museen im Grassi) estas konstruaĵkomplekso en Lepsiko (Johannisplatz nr 5-11) kaj hejmo de tri gravaj muzeoj: pri etnografio, historiaj muzikinstrumentoj kaj aplikitaj artoj. Ĝi ne devas esti konfuzita kun la Malnova Muzeo Grassi kie nuntempe estas biblioteko (Wilhelm-Leuschner-placo).

Muzeoj Grassi
Grassimuseum, Museen im Grassi
muzeo
Lando Germanio vd
Situo Leipzig
Adreso Johannisplatz 5; 7; 9; 11
Konstrustilo(j) Secesio vd
Estiĝo 1925
Koordinatoj 51° 20′ 15″ N, 12° 23′ 18″ O (mapo)51.337412.3883Koordinatoj: 51° 20′ 15″ N, 12° 23′ 18″ O (mapo)
Muzeoj Grassi (Germanio)
Muzeoj Grassi (Germanio)
DEC
Muzeoj Grassi
Muzeoj Grassi
Situo de Muzeoj Grassi
Map
Muzeoj Grassi
Retpaĝo https://www.grassimuseum.de/
vdr
Ĉefa enirejo al la Grassi-muzeoj
La t.n. Pilastra halo ene

Originoj redakti

La muzeo estas nomita por Franz Dominic Grassi komercisto lepsika de itala deveno, kiu testamentis pli ol du milionojn da markoj al la grandurbo post sia morto en 1880. Tio ebligis pagi novajn konstruojn, inkluzive de la Gewandhaus kaj la Mende-fontano, same kiel de la malnova muzeo (1892-95).

Nova konstruaĵo redakti

La malnova muzeo iĝis tro malgranda por la kolektoj, kaj tiu ĉi cirkonstanco igis ĝian direktoron proponi ke arkitekturkonkurado dizajnu novan konstruaĵon. La tuto estu pagita per fondusoj el la Grassi-testamentaĵo. La venka firmao dizajnis konstruaĵon kun elementoj de Nova objektivismo kaj de Artdekora stilo, kun situo ĉirkaŭ pluraj kortoj. Ĝi estis konstruita de 1925-29 (unu el la malmultaj novaj muzeoj de la Vajmara Respubliko), en la loko de la malnova Johano-hospitalo. La restoj de la apuda Johano-tombejo ekde 1995 denove alireblas.

La urba planisto Hubert Ritter intencis ke ĝi estus la deirpunkto de alorienta vastiĝo de la grandurbo. Ĝi origine enhavis la Kirkon Sankta Johano kiu dummilite detruitis. La restinta turo barbare eksplodigitis en 1963.

La muzeo estis grave bombita en 1943, kun la perdo de dekoj da miloj da objektoj. Rekonstruado komenciĝis en 1947, kaj la unuaj ekspozicioj okazis en 1954. Ĝi estis fermita de 1981-85 pro problemo kun la hejtadsistemo. Ĝi estis tute renovigita de 2001-05, inkluzive de la forigo de kelkaj el la antaŭaj fenestroj. Ĝi parte remalfermiĝis en 2005, kvankam la arta sekcio ne remalfermis ĝis 2007. Ĝi estas historie konservita konstruaĵo, kaj estas unu el proksimume 20 tiel nomitaj Kulturaj lumturoj en la germana registara Blua libro pri kulture signifaj ejoj en la eksa GDR. Sekve ĝi estas ankaŭ membro de Konferenz Nationaler Kultureinrichtungen. Ekde 1991 la muzeo estis prizorgita fare de la Saksia ŝtata ministerio de Sciencoj kaj Arto. En 1994 la germana poŝtadministracio emisiis memorstampon por festi la 125-an datrevenon de la muzeofondo.

Komercfoiro redakti

La Grassi Muzeo aranĝas ĉiujaran komercfoiron en oktobro Grassimesse kies originoj iras reen al 1920.

Eksteraj ligiloj redakti

Hejmpaĝo