Muzeono (parko)
Parko Muzeono (ruse Парк иску́сств Музео́н) situas en centra parto de Moskvo ĉe Krimea riverbordo. Ĝi okupas areon 23,46 ha. La parko estas konata pro tio, ke ĝi enhavas multajn skulptaĵojn kaj monumentojn, dediĉitajn al sovetia epoko; pro tio ĝi estas konsiderata kiel subĉiela muzio.
Muzeono | ||
---|---|---|
Enirejo al Muzeono. Malantaŭe videblas la Centra domo de pentristoj
| ||
parko de skulptaĵoj • muzeo • parko | ||
Situo | ||
Geografia situo | 55° 44′ 12″ N, 37° 36′ 35″ O (mapo)55.73666666666737.609722222222Koordinatoj: 55° 44′ 12″ N, 37° 36′ 35″ O (mapo) | |
Lando(j) | Rusio | |
Urbo | Moskvo | |
Urboparto | Jakimanka | |
Geografio | ||
Areo | 23,46 ha | |
Trajtoj | ||
Kreo | 24-a de januaro 1992 | |
Interreta ligilo | http://www.muzeon.ru/ | |
En la parko estas:
- Muzeo de skulptaĵoj Arkivigite je 2014-05-02 per la retarkivo Wayback Machine. Ĉi tien estis forprenitaj monumentoj, kiuj antaŭe staris sur diversaj stratoj kaj placoj de Moskvo. Monumentaj de Feliks Dzerĵinskij, Josif Stalin, Maksim Gorkij kaj aliaj (pli ol 700 skulptaĵoj). Dum la tuta jaro estas organizataj ekspozicioj. Oni organizas ekskursojn (ankaŭ por infanoj).
- "Lernejo" Arkivigite je 2014-05-22 per la retarkivo Wayback Machine — loko por liberaj lecionoj pri kulturo.
- Kinejo Arkivigite je 2014-05-02 per la retarkivo Wayback Machine
- Scenejo Arkivigite je 2014-05-02 per la retarkivo Wayback Machine
- Kafejo Arkivigite je 2014-05-02 per la retarkivo Wayback Machine
-
Pavilono "Lernejo"
-
Krimea ponto kaj rivero Moskva