Figuro en la lingvaĵo de muziko estas fundamenta muzika elemento melodia, harmonia aŭ ritma.

Etimologio redakti

La latina termino figura en la eŭropa mezepoko unue reprezentis unuopan muzikan signon (ankaŭ nomatan nota, do noto), sed pli poste la vorto figura aplikiĝis al pli grandaj grupiĝoj de notoj respektive muzikaj signoj. Kutime la temino figuro aplikiĝas al muzikaj elementoj, kiuj tro malgrandas por ke oni povus nomi ilin "muzika temo", do karakteriza muzika ideo, kiu rezultas el motivoj kaj ilia pluŝpinado kaj povas estis prilaborata kaj ŝanĝata en muzikaĵo. Apartaj multaj muzikaj figuroj apartenas al la akompanaj partoj de muzikaĵo. Ekzemplo estas la tekniko de ostinato, do kontinua ripeto de akompana elemento, aŭ la Alberti-baso. Ankaŭ en kontrapunkta muziko aparte gravas muzikaj figuroj, ekzemple "inversigo""kankro".

Pliaj ekzemploj de specifaj muzikaj figuroj de klasika eŭropa muziko latine nomatas Aposiopesis, Katabasis, Passus duriusculus kaj Saltus duriusculus.