Muziklernejo

lernejo je muziko

Muziklernejo estas instituto, en kiu oni instruas muzikon. En Germanio Fritz Jöde iniciatis la fondadon de muziklernejoj en la jaro 1924, tiam nomataj junularaj muziklernejoj.

Jam en la jaro 1897 la posta urba muzikdirektoro Heinrich Lindhorst fondis en la nordgermana urbeto Quakenbrück la muziklernejon Lindhorst.[1]

Muziklernejoj en preskaŭ ĉiuj urboj kaj distriktoj apartenas al la fiksa publika kultur- kaj klerigoferto, kompareblaj kun la teatrejoj, popolaj altlernejoj aŭ publikaj bibliotekoj. Ili tiel kunlabore kaj kompletige al la muzikinstruo en publikaj lernejoj kaj altlernejoj samkiel la privata muzikinstruo formas parton de la muzika pedagogio en Germanio.

Junulara muziklernejo estas plejparte publika institucio de urboj kaj komunumoj, en kiuj infanoj sekvas instruon sur muzikiloj. Pro subvencioj la kostoj pro la instruo estas ofte pli malaltaj ol ĉe privataj muzikinstruistoj. En muziklernejoj plejeofte instruas diplomitaj muzikinstruistoj, kiuj lernis siajn instrumentojn ĉe muzika altlernejo.

Krom individua instruo muziklernejoj proponas ankaŭ grupinstruon, kiu kutime estas pli malmultkosta. Ofte la muziklernejoj subtenas proprajn muzikgrupojn kaj orkestrojn.

En Germanio ekzistas ĉ. 950 publikaj muziklernejoj komunume aŭ ĝeneralutile subtenataj, kie lernas pli ol miliono da infanoj, junuloj kaj plenkreskuloj. Ili estas kunligita en la Verband deutscher Musikschulen e.V. (ligo de germanaj muziklernejoj), kiu siaflanke estas membro de la Deutscher Musikrat (germana muzika konsilantaro). Publikaj muziklernejoj kutime proponas ĝeneralan muzikedukadon por infanoj, instrumentan instruon, kantadon, ĥoron, orkestron, ĵazorkestron kaj muzikan instruon por plenkreskuloj. La muzikedukado ampleksas kaj la klasikan kaj ankaŭ la distran muzikon.

signo de la Germana Muziklerneja Kongreso

Koncertoj, prelegoj, muziklernejaj kongresoj kaj la partopreno de muziklernantoj je muzikaj konkursoj faras la muziklernejojn kulturosubtenantoj en la komunumoj kaj distriktoj. Per direktivoj kaj ĝeneralaj instruplanoj de la Ligo de Germanaj Muziklernejoj samkiel la komuna strukturplano la publikaj muziklernejoj proponas tutgermanie samrangajn, altajn kvalitonormojn por la instruado de kantado kaj muzikado.

Krome ekzistas privataj institucioj, limigitaj sur parta kampo de la muzikedukado kaj strikte ligitaj al muzikaj fakbutikoj aŭ instrumentfabrikantoj, kiuj same uzas la nomon muziklernejo („Musikschule Fröhlich“ aŭ la „Yamaha-Musikschulen“) – escepte en Bavario, kie la nomo „Musikschule“ (muziklernejo) estas leĝe protektata, tiel ke nur publikaj muziklernejoj anaj la Ligon de Germanaj Muziklernejoj rajtas uzis ĝin. Krom la „klasikaj muziklernejoj“ ekde la 1980-aj jaroj populariĝis pli kaj pli muziklernejoj, kiuj specialiĝis pri distra muziko.

Multloke kunekzistas komunume subvenciitaj muziklernejoj, privataj muziklernejoj kaj memstaraj privataj muzikinstruistoj paceme en la sama regiono.

Kelkaj privataj muziklernejoj kunligiĝis en 1997 en Erfurto al Bundesverband Deutscher Privatmusikschulen e.V. (Federacia Ligo de Germanaj Privataj Muziklernejoj). Aktuale tiu ĉi asocio reprezentas 182 muziklernejojn. La asocio, subdividita en federacia ligo, landaj asocioj kaj grupoj, proponas al siaj membroj la eblecon de opinia interŝanĝo je juraj, financaj, impostpolitikaj kaj precipe muzikaj aferoj. Ĉiun duan jaron ĝi organizas germanivastan muzikfestivalon. Ekde 2004 la asocio membras en la germana muzikkonsilantaro.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • „Musikschulen im VdM und andere Unterrichtsstätten für Musik“, in: Deutscher Musikrat (Hg.): Musik-Almanach 2007/08. Daten und Fakten zum Musikleben in Deutschland, Regensburg, ConBrio, 2006, S. 374-450.

fontoj redakti

  1. Stadtmuseum Quakenbrück

Eksteraj ligiloj redakti