Muzikscienco

scienca fako pri muziko

Muzikologio estas scienco pri muziko. Por la analizo de okcidenta muziko, vidu muzikteorio.

Ĝi okupiĝas pri la historio de la muziko, pri muzikaj instrumentoj, muzikaj ĝenroj, gravaj muzikaj komponaĵoj, pri biografio de gravaj muzikistoj kaj muzikologoj, pri muzika teorio, muzika psikologio, muzika pedagogio, muzika sociologio, muzika estetiko, klopodas kolekti liston de ĉiuj muzikaj verkoj en la historio.

Jam el la 2-a jarmilo antaŭ Kristo konserviĝis tekstoj pri muzikaj problemoj el Ĉinio, Mezopotamio kaj Egipto, ĉefe pri agordigado de instrumentoj.

En la 4-a jarcento antaŭ Kristo en la antikva Grekio aperis du muzikaj skoloj: la kanonika, kiu klopodis elkalkuli la idealan muzikon, kaj la harmonika, kiu utiligis spertojn akiritajn dum la muzika praktikado.

En la mezepoko oni komprenis la muzikon kiel idealon de harmonio, Alimaniere la renesanco okupiĝis pri la demando, kia estu la muziko por fariĝi optimuma laŭ skemoj kaj kalkuloj, en la 17-a jarcento oni komencas kompreni ĝin ne plu kiel naturan, sed kiel socian fenomenon kaj la romantikismo komprenis la muzikon kiel noblan arton, kie oni agnosku precipe la geniecon de individuo. Tiam oni komencis profesia verki historion de la muziko kaj kolekti informojn pri verkoj.

Friedrich Chrysander estis germana muzikhistoriisto, muzikkritikisto kaj eldonisto, kies eldono de la verkoj de Georg Friedrich Händel kaj eseoj pri multaj aliaj komponistoj donis al li la renomon esti pioniro de la muzikscienco en la 19-a jarcento.

Ekde 1870 aperas unuaj muzikologiaj gazetoj kaj leksikonoj.

Estis kreataj muzikologiaj asocioj, la muzikologio fariĝis stud-objekto de filozofiaj fakultatoj. Ekde 1952 Unesko gvidas la tutmondan kolektadon de informoj pri ĉiuj verkoj de ĉiuj nacioj kaj epokoj.

Muzikologio okupiĝas ankaŭ pri eldonado de muzikaj verkoj laŭ kritikaj sciencaj kriterioj.

Fakoj redakti

La nuntempa muzikologio konsistas el kvar fakoj:

1. historiografia - muzika paleografio, historio de muzikiloj, muzikaj ĝenroj, historio de muzika teorio, monografioj pri muzikaj verkoj, komponistoj kaj skoloj, naciaj kulturoj kaj problemoj de stila evoluo

2. sistemeca - akustiko, muzikaj fiziologio, psikologio, pedagogio, sociologio kaj estetiko

3. muzikteoria - melodiko, harmonio, kontrapunkto, instrumentado, tektoniko, scienco pri muzikaj formoj

4. etnomuzikologiaMuziktetnologio - esploro de ĉefe ekstereŭropaj kulturoj, sed ne nepre, el muzikologia vidpunkto

Muzikfakuloj redakti

Vidu ankaŭ redakti