My Happy Days in Hell

My Happy Days in Hell [Miaj feliĉaj tagoj en la infero] estas libro de György Faludy, kiun li publikigis en 1962 en Londono, kien li fuĝis ekde kiam, okaze de la Hungara revolucio de 1956, li decidis ekzili. Per la verko, Faludy rakontas siajn travivaĵojn dum la aresto, la juĝado kaj, precipe, la restado en la gulago aŭ punlabora koncentrejo de Recsk de 1949 ĝis sia eksigo en 1953. Baldaŭ aperis la versioj germana (Meine glückliche Zeit in der Hölle), franca (Les Beaux Jours de l'enfer) kaj aliaj. La originalon en la hungara lingvo Pokolbéli víg napjaim oni povis publikigi en lia hejmlando nur en 1987, post la forfalo de la ŝtatkomunismo en la Orienteŭropaj landoj[1].

My Happy Days in Hell
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro György Faludy
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1962
Loko Londono
Ĝenro aŭtobiografio
vdr

Enhavo redakti

Aresto kaj juĝo redakti

Nur malmulte da jaroj post la reveturo de Faludy al Hungarujo en 1946, post la fino de la dua monda milito, la tiama registaro de Mátyás Rákosi baldaŭ nuligis la lastajn spurojn de demokratio, sekvinte la modelon de Sovetunio. En 1949, ekzemple, la komunista politikisto László Rajk estis kondamnita kaj pendigita sub falsaj kulpigaĵoj. Iom poste, la ŝtatdefenda polico arestis Faludy. Dum la pridemandado, li saĝe subskribis sian kulpokonfeson, redaktitan jam antaŭ lia arestado. Li sciis ke ne valoras la penon nei la falsan akuzon. Tial, li agnoskis, sen apenaŭ suferi baton, ke li estas Usona spiono kaj donis la ironiajn nomojn de siaj “superuloj”: komandanton Walt Whitman, kapitanon Edgar Poe kaj leŭtenanton Zebulon Edward Bubbel. Tiu ĉi estas la nomo de la diablo en verko de Thomas Mann. Tiamaniere, li volis sendi mesaĝon eksteren, certe al kelkaj okcidentaj ĵurnalistoj, pri la senbaza juĝado. En la karcero, oni informis lin ke la postan tagon, frumatene, oni pendigos lin. Sed, pro ŝtatsekurecaj kialoj, kolonelo Károlyi Márton decidis kondamni lin al gulago aŭ punlabora koncentrejo de Recsk dum “x” jaroj[1].

En la gulago redakti

Faludy tuj komprenis ke “x” estas tiom da jaroj kiom necesos por lin murdi. La kuracisto de la gulago, li mem kondamnito, certigis lin ke neniu kaptito vivas en Recsk dum pli ol naŭ monatoj. La pli multaj malpli ol ses monatojn. Por li estis nenia esenca diferenco inter la naziaj kaj la stalinismaj ekstermejoj. Nura diferenco de Recsk kompare kun la aliaj estas la manko de gasoĉambroj. Ne necesas. Sufiĉas taŭgaj teknikoj. Oni mortigas la kaptitojn per misnutrado, trolaborigado kaj la psikologia premado (la humiligado, la senesperigo kaj la senigo de liaj digno kaj homeco). Vizaĝe al la familioj, eventuale al la amaskomunikiloj, la punlaboristoj mortas pro “naturaj” kaŭzoj.

Faludy ekpensis pri Sokrato kaj la barataj jogistoj. Ili postvivis preskaŭ sen manĝado danke al la spirita agado, al la mensa forto. Faludy konvinkis siajn proksimulojn por aktivigi la menson, kiel ilo por teni la esperon je estonta libero. Ĉiuvespere, post la mortiga laboro, anstataŭ fali sur iliajn kuŝejojn, ĉiu el ili devas prelegi, fari versojn, parkerigi ilin, diskuti… almenaŭ unu horon. Ĉiu instruis la aliajn pri kiel ŝpari energion, pri kio estas manĝebla sub la tero de la ekstermejo, ktp. Post unu jaro, post du jaroj, ĉiuj Faludy-rondanoj ankoraŭ vivis, dum la aliuloj kiuj ĉesigis la intelektan laboron estis mortintaj. La policistoj komprenas ke Faludy iel kontribuas al la “miraklo”. Sekve, ili izoligos lin, misnutradis po 420 kalorioj tage, batadis lin regule, ktp. Li skeletiĝis, sed li daŭre meditadis, versofaradis, parkerigis,… dum sufiĉe da tempo por savi sin, ĝis la morto de la "Paĉjo de la Popoloj" (Stalin) la 13-an de marto 1953. Tiam, la funkciuloj timis pri sia estonteco kaj prizorgis speciale la kaptiton Faludy. Ili elĉeligis lin, nutris lin taŭge,… kaj petis lin ke “kiam li estos ministro, li ne forgesu tiujn kiuj savis lian vivon”. Ses monatojn poste, “oni” ekkomprenis la maljustaĵon, “oni” petis de li pardonon kaj, fine, “oni” liberigis lin[1].

Konkludoj redakti

Faludy demandis sin pri la origino de la gulago. Li denuncis la aŭtoritatemajn ŝtatojn kiuj planas la “preventajn” arestojn, la timigan kontrolon super tiuj, kiuj “povus fari” ion. Laŭ li, la “kolektivaj” (ŝtataj) interesoj aŭ kialoj, kiuj superas la rajtojn de ĉiu civitano, kondukas fine al la hororo de la ekstermejoj. Nenia diferenco ekzistas inter la nacikomunismaj aŭ la nacisocialismaj ekstermejoj. Parto de la gulagaj funkciuloj estis jam deĵorintaj en la faŝismaj neniigejoj antaŭ la fino de la dua monda milito. Estas absurde peti de ili kompaton. La policistoj, turmentistoj kaj ekzekutistoj estas ŝtataj iloj, kiujn malami estas same vane kiel malami la pinĉilojn de dentokuracisto. Ili povas detrui la korpojn de la internigitoj sed ties spiritan mensan forton ili ne povas kontroli. En la punlaborejo estas batalo ĉirkaŭ la espero je libero inter malliberuloj kaj ŝtatfunkciuloj. La unuaj devas teni ĝin per la intelekta agado. La duaj intencas senradikigi ĝin. La turmentata homo povas eskapi el la regno de tiuj kiuj estras lian korpon en la spiritajn remparojn de lia menso, en la “internan kastelon” (laŭ la titolo de la verko de Sankta Tereza el Avilo El Castillo Interior)[1].

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 "Interfundaj tagoj", de Eugene de Zilah, en ''La Gazeto'', nº 93 (15 de marto 2001), Creuë (Francujo)