Mikterioj

(Alidirektita el Mycteria)

Mikterioj estas la birdospecioj de Mycteria, nome genro de grandaj tropikaj cikonioj kun reprezentantoj en Ameriko, orienta Afriko kaj suda kaj sudorienta Azio. Du specioj havas la vorton "ibis" en sia scienca aŭ malnova komuna nomoj, sed ili tute ne estas rilataj al tiuj birdoj kaj simple aspektas pli similaj al ibisoj ol la aliaj cikonioj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Mikterioj
Ibisaj mikterioj (Mycteria ibis)
Ibisaj mikterioj (Mycteria ibis)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Cikonioformaj Ciconiiformes
Familio: Cikoniedoj Ciconiidae
Subfamilio: [[]] '
Genro: Mycteria
Genroj de subdivizioj

Mycteria cinerea
Mycteria ibis
Mycteria leucocephala
Mycteria americana

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Blankakapa mikterio Mycteria leucocephala ĉe Uppalapadu, Andra Pradeŝ, Barato.

Priskribo redakti

La cikonioj de la genro Mycteria estas grandaj birdoj, tipe ĉirkaŭ 90–100 cm longaj kun enverguro de 150 cm. La korpoplumaro estas ĉefe blanka en ĉiuj specioj, kun nigra en flugoplumoj. La specioj de la Malnova Mondo havas brile flavan bekon, ruĝan aŭ flavan senpluman nudan vizaĝan haŭtaĵon kaj ruĝajn krurojn, sed tiuj partoj estas multe pli senkoloraj ĉe la Amerika mikterio de tropika Ameriko. Junuloj estas pli senkolora versio de la plumaro de plenkreskulo, ĝenerale pli bruna, kaj kun pli pala beko.

Ili estas larĝaflugilaj ŝvebobirdoj kiuj flugas havante kolon foretende kaj ankaŭ la krurojn etende. Ili estas specioj de loĝantaj birdoj reproduktantaj en humidejoj de malaltaj teroj kun arboj kie ili konstruas grandajn nestojn el bastonetoj.

Tiuj cikonioj piediras majeste kaj malrapide sur neprofundaj humidejoj serĉe de predoj, kiuj, kiel ĉe plej el ties parencoj, konsistas el fiŝoj, ranoj kaj grandaj insektoj.

Specioj redakti

Fosiliaj specioj redakti

Oni priskribis du prahistoriajn parencojn de la Amerika mikterio el fosilioj:

  • Mycteria milleri (Milers cikonio) (Meza Mioceno de Kantono Cherry, Usono) - iam Dissourodes
  • Mycteria wetmorei (Vetmorea cikonio) (Fina Pleistoceno de Ok kaj SOr Usono, kaj Kubo)

Tiu lasta ŝajne estis pli granda frata specio de la Amerika mikterio, kiun ĝi anstataŭis en prahistoria Nordameriko.[1]

Fragmentoj de tarsometatarso de fina Mioceno (Ituzaingó ĉe Paraná (Argentino)) estas iome similaj al Mycteria sed ankoraŭ sufiĉe distinga por esti probable distinga genro, ĉefe konsiderinte ties aĝon.[2] Dista radiuso de fina Pleistoceno el Kavo San Josecito (Meksiko) povus aparteni al tiu genro aŭ al Ciconia.[3] Fosila fragmento de "cikonioforma" el Touro Passo troviĝinta ĉe Rojo Touro Passo (Rio Grande do Sul, Brazilo) povus esti de vivinta specio M. americana; ĝi estas de fina Pleistoceno, ĉe ĉirkaŭ 10.000j de jaroj.[4]

Notoj redakti

  1. Suárez & Olson (2003)
  2. Cione et al. (2000), Noriega & Cladera (2005)
  3. Steadman et al. (1994)
  4. Schmaltz Hsou (2007)

Referencoj redakti

  • Cione, Alberto Luis; de las Mercedes Azpelicueta, María; Bond, Mariano; Carlini, Alfredo A.; Casciotta, Jorge R.; Cozzuol, Mario Alberto; de la Fuente, Marcelo; Gasparini, Zulma; Goin, Francisco J.; Noriega, Jorge; Scillatoyané, Gustavo J.; Soibelzon, Leopoldo; Tonni, Eduardo Pedro; Verzi, Diego & Guiomar Vucetich, María (2000): Miocene vertebrates from Entre Ríos province, eastern Argentina. [angla kun hispana resumo] In: Aceñolaza, F.G. & Herbst, R. (eds.): El Neógeno de Argentina. INSUGEO Serie Correlación Geológica 14: 191-237. PDF plena teksto
  • Grimmett, Richard; Inskipp, Carol, Inskipp, Tim & Byers, Clive (1999): Birds of India, Pakistan, Nepal, Bangladesh, Bhutan, Sri Lanka, and the Maldives. Princeton University Press, Princeton, N.J.. ISBN 0-691-04910-6
  • Hilty, Steven L. (2003): Birds of Venezuela. Christopher Helm, London. ISBN 0-7136-6418-5
  • Noriega, Jorge Ignacio & Cladera, Gerardo (2005): First Record of Leptoptilini (Ciconiiformes: Ciconiidae) in the Neogene of South America. Abstracts of Sixth International Meeting of the Society of Avian Paleontology and Evolution: 47. PDF plena teksto
  • Schmaltz Hsou, Annie (2007): O estado atual do registro fóssil de répteis e aves no Pleistoceno do Estado do Rio Grande do Sul, Brasil ["Nuna stato de fosiliaj trovaĵoj de reptilioj kaj birdoj el Pleistoceno de Rio Grande do Sul"]. 2007-JUN-20 ĉe Quaternário do RS: integrando conhecimento, Canoas, Rio Grande do Sul, Brazil. PDF resumo Arkivigite je 2017-07-08 per la retarkivo Wayback Machine
  • Steadman, David W.; Arroyo-Cabrales, Joaquin; Johnson, Eileen & Guzman, A. Fabiola (1994): New Information on the Late Pleistocene Birds from San Josecito Cave, Nuevo León, Mexico. Condor 96(3): 577-589. DjVu fulltext PDF plena teksto
  • Suarez, William & Olson, Storrs L. (2003): New Records of Storks (Ciconiidae) from Quaternary Asphalt Deposits in Cuba. Condor 105(1): 150-154. DOI:10.1650/0010-5422(2003)105[150:NROSCF]2.0.CO;2 HTML resumo