Nácori Chico estas unu el la 72 komunumoj de la meksika subŝtato Sonora, kiu estas la dua plej granda subŝtato de Meksiko kaj situas en la plej norda parto, kiu limas al Usono. La ĉefurbo de la komunumo estas Nácori Chico. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 26040.

Nácori Chico
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Sonora
Poŝtkodo 84440–84459
Kodo laŭ INEGI 26 040
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Leonardo Portillo Arvizu (2012-14)
Demografio
Loĝantaro 1 743
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 29°41′N 108°59′U  /  29.683°N, 108.983°U / 29.683; -108.983 (Nácori Chico) (mapo)
Alto 820 m
Areo 2 748,7 km²
Horzono UTC -7
Situo de Nácori Chico en (Meksiko)
Situo de Nácori Chico en (Meksiko)
DMS
Situo de Nácori Chico en
Situo de Nácori Chico en
Situo de Nácori Chico en

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nácori Chico Municipality [+]
vdr

Geografio redakti

La komunumo havis en 2010 (lasta popolnombrado de la INEGI) 2051 loĝantojn. El tiuj estis 1080 viroj kaj 971 virinoj. La komunumo havas surfacon de 2748,7 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 820 metroj super la marnivelo.

Klimato redakti

En la komunumo jare falas averaĝe 491 mm/m² de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 20 °C.

Sociogeografio redakti

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 1487 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 1390 scipovis legi kaj skribi kaj 96 personoj estis analfabetoj. Do 6,46 % de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 1972 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 6 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 0,3 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Historio redakti

En la teritorio de la komunumo vivis la opatoj. La nomo Nácori venas de la opata lingvo kaj "naco" signifas nopalo. La "ri" estas parto de "ripa", kiu signifas "loko". Nácori, do signifas "loko de la nopalo". Nácori fondiĝis en la jaro 1665 fare de la misiisto Cristóbal García kun la nomo "Nuestra Señora de Nácori Chico". La komunumo ekzistas ekde la 21-a de februaro 1917, sed ĝi perdis sian aŭtonoman statuson je la 26-a de decembro 1930, kiam ĝi apartenis al Bacerac. Iom poste ĝi apartenis al Bacadéhuachi kaj nur post la 7a de julio 1934 ĝi denove estas sendependa.

Eksteraj ligiloj redakti