Trstice

(Alidirektita el Nádszeg)

Trstice, hungare Nádszeg estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Galanta.

Trstice troviĝas en la plej griza parto

Situo redakti

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ Danubo-branĉo, sude je 22 km de Galanta.

Historio redakti

La vilaĝo fondiĝis en 1608, kiun historia familio Eszterházy ricevis en 1642. La turkoj kelkfoje suferigis la vilaĝanojn. Preĝejo konstruiĝis en 1717. En 1910 loĝis tie 2388 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Galánta. Poste ĝi iĝis parto de Ĉeĥoslovakio, dume inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la parto de la hungaroj estis deportitaj. Kolĥozo formiĝis en 1949. En 2001 loĝis tie 3795 da homoj (3557 hungaroj kaj 180 slovakoj).

Esperanto redakti

En la iama Nádszeg naskiĝis hungara historiisto kaj esperantisto Ágost Marczell.

Vidindaĵoj redakti