Nándor Óriás
Nándor Óriás [OriAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Óriás Nándor estis hungara altlerneja instruisto pri juro. Lia origina familia nomo estis Turóczy (turOci).
Nándor Óriás | |
---|---|
Nándor Óriás 1945 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Turóczy Nándor |
Naskiĝo | la 24-an de oktobro 1886 en Gyulafehérvár (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | la 21-an de marto 1992 en Kaposvár (Hungario) |
Lingvoj | latina • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Pázmáneum • Universitato Eötvös Loránd • Universitato Francisko-Jozefo |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | advokato • universitata instruisto • ĵurnalisto |
Nándor Óriás[1] naskiĝis la 24-an de oktobro 1886 en Gyulafehérvár (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Alba Iulia en Rumanio, li mortis la 21-an de marto 1992 en Kaposvár.
Biografio redakti
Nándor Óriás estis edukita en familio Óriás ekde 1887. Li maturiĝis en katolika gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li studis en Pázmáneum (1904-1906), poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto, juran kaj ŝtasciencan en Scienca Universitato Ferenc József. En 1912 li eklaboris en ministerio pri religio kaj eduko, inter 1914-1923 li instruis en Ĉefepiskopa Jura Akademio (Eger), pli poste ĝis 1939 li estis gimnaziestro en Eger. Inter 1939-1955 li instruis en Scienca Universitato Erzsébet (ekde 1940 en instrua rango profesoro). Inter 1939-1955 li estis katedrestro, en 1944 dekano. En 1955 li ne konsentis la politikon, tial li estis trudemerito. Li ricevis kelkajn premiojn inter 1986-1992.
Elektitaj kontribuoj redakti
- A manumissio. Tanulm. a római jog-ból. 1. kv. A manumissio fogalma és kellékei. (1928)
- Manumissio necessaria (1930)
- Emlékeim töredékei (2006)
Memorigiloj redakti
- memortabulo en Eger (1992) (vidu la bildon!)
- memortabulo en Pécs (1996)
- kolegio en Pécs prenis la nomon "Óriás Nándor"
- memormedalo fondita en 2003
- fondaĵo "Óriás Nándor"